Vikivojaĝo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Vikivojaĝo[1] (angle Wikivoyage) estas projekto de Vikimedio, kiu celas konstrui gvidilon por turistoj. Ĝi estas skribata de volontulaj aŭtoroj uzantaj vikion. Ĉiu povas redakti artikolojn.
Ĉi tiu artikolo temas pri Vikimedia projekto, angle "Wikivoyage". Por privata vikio, angle "Wikitravel", kontrolita de firmao "Internet Brands" rigardu la paĝon Wikitravel. |
Vikivojaĝo | |
---|---|
retejo • gvidlibro • Vikimedia projekto | |
Priskribo | Ekrankopio de la portalo de Vikivojaĝo |
Retadreso | wikivoyage |
Kategorio | Reta enciklopedio |
Lingvo(j) | Multaj |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Registriĝo | libervola |
Fondiĝo | 1-a de decembro 2006 |
Stato | aktiva |
Vikivojaĝo komencis publike en decembro 2006 kiel germanalingva versio, subtenita de germanaj kaj svisaj aŭtoroj. Ĝi estis posedaĵo de germanaj senprofita asocio nomata Wikivoyage e.V.. La itala versio komenciĝis en decembro 2007. La komenco de la projekto estis grande koncernita kun la Wikitravel (VikiVojaĝo) de Internet Brands. En 2012, la enhavo de Wikitravel en aliaj lingvoj kopiis sin al Vikivojaĝo.
Ĝis januaro 2021, Vikivojaĝo estas disponebla en 23 lingvoj:
- la angla
- la hispana
- la germana
- la franca
- la itala
- la sveda
- la rusa
- la nederlanda
- la finna
- la ĉina
- la portugala (β)
- la pola ekde 7-a de februaro 2013 [2]
- la persa ekde 11-a de februaro 2013
- la rumana ekde marto 2013
- la hebrea ekde aprilo 2013
- la ukraina ekde aprilo 2013
- la greka ekde majo 2013
- la vjetnama ekde aŭgusto 2013
- la hindia ekde 29-a de septembro 2017
- la bengala ekde 7-a de junio 2018
- la paŝtuna ekde 7-a de junio 2018
- la japana ekde 27-a de aŭgusto 2020
Esperanta Vikivojaĝo estis kreita la 15-an de Decembro 2020 en la adreso eo.wikivoyage.org.[3] Antaŭe ĝi ekzistis kiel prova versio en la Vikimedia Kovilo.[4]