La Viktoria Akvofalo (aŭ en Makolola lingvo: Mosi-oa-Tunya) estas unu el la plej mirindaj akvofaloj en la mondo. Ĝi situas laŭlonge de la rivero Zambezi sur la limo de Zambio kaj Zimbabvo (17°55′28″S, 25°51′18″O(mapo)-17.92444444444425.855) kaj estas proksimume 1,7 km larĝa kaj 128 m alta. Oni konsideras ĝin kiel mirindan vidindaĵon pro la vasta iomo da akvo enfluanta en mallarĝa ravino, kiun neniu povas rekte vidi.
Rapidaj faktoj akvofalo • horseshoe waterfall [+], Supermara alteco ...
La Viktoria-akvofalo estas ege pli granda ol la Niagara Akvofalo en Norda Ameriko. Sole la sudamerikaIgŭacua Akvofalo povas rivali kun ĝi. Kvankam Igŭacuo estas dividita je pli ol 270 akvofaleroj, Viktoria estas la plej granda unuopa akvofalo en la mondo.