From Wikipedia, the free encyclopedia
Paul Marie Théodore Vincent d’Indy (27-an de marto 1851 en Parizo; 2-an de decembro 1931 samloke) estis franca komponisto kaj muzikteoriisto.
D'Indy devenis de malnova nobelfamilio el Vivarais (Ardèche) kaj alkreskis post la frua morto de sia patrino ĉe sia avino, la rigida grafino Rézia d'Indy. Lia onklo Wilfrid d'Indy (1821-1891), mem amatorkomponisto, alkondukis lin al la muziko. Vincent fariĝis pianolernanto de Louis Diémer kaj Antoine François Marmontel kaj ekde 1865 studis harmonikon ĉe Albert Lavignac. Post la Franca-Germana Milito en 1870/71, dum kiu li brave batalis je la defendo de Parizo, li publikigis siajn unuajn komponaĵojn.
En 1872 li renkontiĝis pere de sia amiko Henri Duparc unuan fojon kun César Franck kaj baldaŭ poste fariĝis lia lernanto. Ambaŭ ankaŭ konatigis lin kun germana muziko, precipe kun Wagner; post vizito de la festivaloj de Bayreuth en 1876, kie li spektis la kompletan Der Ring des Nibelungen, d'Indy variĝis fervora Wagner-ano. En 1875 li geedziĝis kun sia kuzino Isabelle de Pampelonne kaj fariĝis orgenisto ĉe la preĝejo St Leu-la-Forêt, poste ĥordirigento por Édouard Colonne. Multajn operprojektojn li sekvis en ĉi tiuj jaroj, sed nur Axel, influita de Parsifal de Wagner, enfluis poste en sian opero Fervaal (1889-95).
En 1886 li atingis unuajn sukcesojn per sia Symphonie sur un chant montagnard français kaj la opero Le chant de la cloche, kiu gajnis kompozicipremion de la urbo Parizo. Post la morto de César Franck, d'Indy sekvis lin kiel prezidanto de la Société Nationale de Musique. Post la forrifuzo de siaj idoj pri reformo de la pariza konservatorio li fondis en 1894 kune kun Charles Bordes kaj Alexandre Guilmant la Schola Cantorum, kies direktoro li fariĝis en 1900. Liaj instruceloj, publikitaj en la kvarvoluma Cours de composition musicale, baziĝis sur la instruo de Franck, la okupiĝo pri Bach kaj Beethoven kaj la remalkovro de antikva muziko ekz. de Palestrina, Monteverdi, Rameau kaj la gregoria ĉanto.
Post la unuaj prezentadoj de siaj operoj Fervaal (1897) kaj L'étranger (1903) samkiel gravaj orkestroverkoj kiel la Istar-variacioj (1896) kaj la dua simfonio (1903) d'Indy fariĝis konata ankaŭ al vasta publiko. Li evoluis ĉefa parolanto de la kontraŭuloj de Debussy kaj de la ekesta impresionismo, kvankam liaj propraj verkoj surmontris similajn tendencojn. Krome fortiĝis je li ŝovinisma, militarisma kaj kontraŭjudisma sinteno, kiu efikis en La légende de Saint Christophe (1908-15) kaj la tria simfonio De bello gallico (1916-18).
Malgraŭ sia agado por Schola Cantorum d'Indy instruis ekde 1912 ĝis 1929 ankaŭ ĉe la pariza konservatorio. Post la unua mondmilito li fordonis sian somerdomon en Faugs en Ardèche kaj transloĝis al Agay ĉe Côte d'Azur. Ĉi tiu ŝanĝo, lige kun la eka amrilato kun Caroline Janson, kun kiu li poste geedziĝis, kontribuus al heligo de liaj komponaĵoj. En Poème des rivages (1921), Diptyque méditerranéen (1926) kaj la postaj ĉambromuzikaj komponaĵoj li alproksimiĝis al malpeza, facila novklasikismo. Malgraŭ ĉi tiu stilŝanĝo kaj ankaŭ siaj multaj lernantoj, al kiuj apartenis Albert Roussel, Albéric Magnard, Erik Satie kaj Edgar Varèse, la sintento de d'Indy pri la moderna muziko restis rifuza.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.