Vitacoj

familio de plantoj / From Wikipedia, the free encyclopedia

La vitacoj[2] (latine Vitaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo vitaloj (Vitales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 15 genrojn, kaj preskaŭ 1000 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas vito[2].

Information-silk.svg
Kiel legi la taksonomion
Vitacoj
Grapes03.jpg
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: rozedoj Rosidae
Ordo: vitaloj Vitales
Familio: vitacoj Vitaceae
Juss. [1]
vito Vitis
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information_icon.svg
vdr
Vitis_vinifera_-_K%C3%B6hler%E2%80%93s_Medizinal-Pflanzen-145.jpg
Winorośl właściwa
Vitaceae_sp_Blanco1.24.jpg
Ilustração do gênero Cissus

Tiuj plantoj estas insekt- kaj mem-polenitaj. La tigoj estas lignecaj. La folioj ĝenerale entranĉitaj, kontraŭ tiuj kreskas ĉiroj aŭ infloreskoj. La korolo estas reduktita, la bero estas multgrajna.

Floroformulo: Ka3-7Ko3-7A37G(1-8), ovario supre staranta.

La vina vito estas kulturata jam 6-8000 jarojn. Ties praplanto estas verŝajne Vitus sylvestris.