Vivreforma movado
socia movado en 19-a kaj 20-a jarcentoj en Germanio kaj Svislando, kiu rekomendis krudan manĝaĵon, nudecon, seksan liberecon, alternativan medicinon, religian reformon, kaj abstino de alkoholo, tabako, drogo, kaj vakcino / From Wikipedia, the free encyclopedia
Vivreforma movado (germane: Lebensreformbewegung) estas movado de la fino de la 19-a jarcento kaj komenco de la 20-a jarcento, kiu ligis diversajn ideojn por ŝanĝi la socion per reformoj. Ne ĉiuj reprezentantoj aŭ organizoj de la vivreforma movado subtenis aŭ praktikis ĉiujn branĉojn. Tre konata iĝis la centro en Monte Verità (Svislando), kie estis reprezentantoj de la diversaj tendencoj kaj kie okazis Esperanto-kursoj.
Diversaj tendencoj kiuj povas ariĝi ĉe la Vivreforma movado estas la jenaj:
- vegetaranismo
- pacifismo
- naturkuracado
- reformo de edukado
- reformo de la grundo
- ĝardenaj urboj
- nudismo, naturismo
- sporto
- reformo de la loĝejo
- reformo de la virina vestaĵo
En la vivreforma movado partoprenis multaj artistoj, nome pentristoj kaj grafikistoj; tre konataj, kvazaŭ simbolaj, estas la grafikaĵoj de Fidus (kromnomo de Hugo Höppener).
Multaj esperantistoj estis parto de la vivreforma movado aŭ simpatiis kun ĝi. Pri temoj el la vivreforma movado informis kaj diskutis la revuoj de la Esperanto-Movado, precipe la pacifismo ĝuis grandan subtenon.