Vladimír Türk
ĉeĥa esperantisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Vladimír Türk (naskiĝis la 17-an de majo 1958) estas ĉeĥa esperantisto loĝanta en Netolice. Li okupiĝas pri tradukado, kantado kaj registrado de E-kantoj, kontribuado al Vikipedio (precipe pri malnova ĉeĥa historio kaj pri Sudbohemia regiono), ciferecigado de Esperanto-libroj, kreado kaj reĝisorado de E-dublitaj aŭ subtekstigitaj filmetoj, sonregistrado de la rakontoj de Karel Čapek kaj verkado de instrukciaj materialoj pri uzado de komputilo (programo Audacity, Filmo pri filmo). Li partoprenas kiel lektoro en la aranĝo Sabla Printempo.
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Vladimír Türk | |
---|---|
Vladimír Türk kiel E-ĉiĉerono en la kastelo Kratochvíle (2009) | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de majo 1958 (1958-05-17) (65-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • ĉeĥa |
Loĝloko | Netolice |
Ŝtataneco | Ĉeĥio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • tradukisto |
Fermi