Volinia masakro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Volinia masakro estas amasaj krimoj (etna purigado, genocido) faritaj de ukrainaj naciistoj kontraŭ la pola minoritato de la estinta volina provinco de la Dua Pola Respubliko dum la 2-a mondmilito.
Analogia genocido estis farita en Reĝlando Galicio kaj Lodomerio/Orienta Galicio fare de banditaj taĉmentoj de Ukraina Ribela Armeo en la unua duono de 1944.
Tiel nomata Volinia masakro komenciĝis samtage kun la Soveta invado en Pollandon, nokte de la 17-a/18-a de septembro 1939 en tiama pola Tarnopola vojevodio, kiam en ne malpli ol dekkelkaj vilaĝoj de la distriktoj Podhajce, Brzeżany kaj Buĉaĉ dum la unua atako de la Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj pereis 50-85 personoj, torturataj antaŭ morto. Ukrainaj faŝistoj interkonsente kun Abwehr estis realigontaj aŭguste kaj septembre 1939 en sudaj Orientaj Limregionoj armitan ribelon . Tian provon entreprenis la 10-an de setembro en regiono de Mikołajów apud Dnestro. Ili ekregis 10 vilaĝojn, enkondukante ukrainajn regopovojn. Plua agado ne okazis, ĉar post la pakto Ribbentrop-Molotov Berlino ne volis konflikton kun Sovetunio malpermesante al ukrainoj eksplodigi la ribelon.
Viktimoj de la murdoj, kies kulmino okazis somere 1943 dum la Sanga dimanĉo en Volinio, fariĝis antaŭ ĉio poloj, sed antaŭe judoj kaj ciganoj kaj poste armenoj, rusoj, ĉeĥoj, ukrainoj kaj aliaj minoritatoj. Historiistoj taksas, ke en la jaroj 1939-1945 pereis ĉirkaŭ 60 miloj de poloj en pli ol 1819 loĝlokoj.
La masakro, kies aliaj nomoj estas volinia amasbuĉado aŭ latine genocidium atrox (terura, sovaĝa, kruela genocido) estis planita de Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj kaj Ukraina Ribela Armeo helpataj de vilaĝaj batalgrupoj, kiuj pere de hakiloj, forkegoj kaj segiloj plej kruele torturis la polan loĝantaron, precipe virinojn, infanojn kaj maljunulojn, ĉar viroj aŭ militservis aŭ pro laŭvicaj deportadoj estis en Kazaĥio aŭ Siberio. Dum tiu ĉi tago, la sanga dimanĉo, ne okazis kutimaj ortodoksaj dimanĉaj preĝadoj kaj plimulton de la viktimoj oni forbruligis en katolikaj preĝejoj.