Volta-niĝera lingvaro
lingvofamilio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La volta-niĝera lingvaro, voltae niĝera lingvaro aŭ okcidentbenuekonga lingvaro estas unu el pluraj branĉoj de la niĝerkonga lingvaro, kaj havas proksimume 50 milionojn da parolantoj. Inter ili estas la plej gravaj lingvoj de suda Niĝerio, Benino, Togolando kaj sudokcidenta Ganao: la joruba, igba, edoa, fonua kaj evea.
Rapidaj faktoj
Volta-niĝera lingvaro | |
Parolata en | okcidenta Afriko, de okcidenta Ganao ĝis centra Niĝerio |
Klasifiko | |
Lingvistika klasifiko |
Niĝerkonga lingvaro |
Atlantika-konga lingvaro | |
Voltakonga lingvaro | |
Fermi
Tiuj lingvoj ofte kategoriiĝis en la kvaa lingvaro aŭ la benuekonga lingvaro, sed la lingvistoj Kay Williamson kaj Roger Blench (2000) disigis ilin de ambaŭ. La limoj inter la variaj branĉoj de la volta-niĝera lingvaro sufiĉe malprecizas, kio indikas ke pli temas pri diversiĝo de dialektaro ol pri klara, ekzakte apartigita, lingvofamilio.
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri lingvoj. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |