Vortfiguro
lingva tekniko / From Wikipedia, the free encyclopedia
Vortfiguro aŭ tropo estas literatura rimedo (uzata ankaŭ en normala parolado), kiu konsistas en tio, ke oni diras ne ĝuste tion, kion oni celas, sed la leganto aŭ aŭskultanto povas senprobleme kompreni la intencitan sencon. En tiaj kazoj ĉiam ekzistas reala nocio (tio, pri kio oni vere parolas) kaj figura nocio (tio, pri kio oni vere ne parolas, sed kion oni mencias, celante specialan esprimnuancon). La rilato inter tiuj du nocioj diversigas la tropojn kaj gradigas ilin.