Voĉo de Usono
From Wikipedia, the free encyclopedia
Voĉo de Usono (Voice of America, VdA) estas la oficiala al-eksterlanda elsendo-stacio (por radio kaj televido) de la usona registaro. Ĝi elsendas satelite kaj surtere kaj estas aŭskultebla ankaŭ per la interreto.
Voĉo de Usono | |||||
---|---|---|---|---|---|
radiostacio • international broadcasting • retgazeto • organizaĵo laŭ 501(c)(4) • state media • publika elsendado | |||||
Komenco | 1-a de februaro 1942 vd | ||||
Lando(j) | Usono vd | ||||
Sidejo | Vaŝingtono | ||||
Posedata de | Federacia Registaro de Usono vd | ||||
Posedatoj | VOA-PNN • VOA1 • DWVA vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La usona registaro jam antaŭ dua mondmilito dissendis al eksterlando, kaj en 1942 - fariĝinte militanto - elsendis programon kun la nomo Voĉo de Ameriko. En 1947 VdA komencis elsendi ankaŭ en rusa lingvo por respondi al la soveta propagando kontraŭ usonaj politikistoj. Sovetunio siaflanke ekde 1949 provis elektronike malhelpi ke sovetianoj povas ricevi la informojn. VdA ankaŭ instalis programojn celitaj al aliaj landoj de la orienta bloko, ankaŭ PR Ĉinio.
La elsendoj de la stacio estas elsenditaj ĉirkaŭ la mondo kaj per surteraj dissendiloj (AM - AmplitudModulado, FM - FrekvencModulado kaj mallongondoj) kaj help de perantaj amaskomunikiloj kun kiuj la VdA havas kunlaborajn interkonsentojn.