Registro (muziko)
From Wikipedia, the free encyclopedia
En muziko, registro (aŭ voĉregistro) karakterizas la voĉon de kantisto aŭ muzikinstrumento laŭ la skalo, kiun ĝi normalfunkciante povas atingi.
Ĉi tiu artikolo temas pri Registro (muziko). Por aliaj signifoj vidu la artikolon Registro.
Muzikinstrumentoj havas ege diferencajn registrojn, ekde nur malmultaj tonoj je simplaj frapinstrumentoj ĝis la tuta aŭdebla spektro de orgeno. Pli konkretajn datenojn oni povas legi en artikoloj pri la laŭaj instrumentoj.