Władysław Anders
From Wikipedia, the free encyclopedia
Władysław Albert Anders (n. 11-an de aŭgusto 1892 en Błonie (proksime al Kutno, Pollando, Rusa Imperio - mortis la 12-an de majo 1970 en Londono) - pola oficiro, komandanto de la polaj taĉmentoj dum la Dua Mondmilito en la Proksima Oriento kaj Italio. Post la Dua Mondmilito, li rifuzis la hejmenvenon kaj iĝis gvidanta persono de la kontraŭkomunistaj poloj.
Władysław Anders | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Władysław Albert Anders |
Naskiĝo | 11-an de aŭgusto 1892 (1892-08-11) en Błonie |
Morto | 12-an de majo 1970 (1970-05-12) (77-jaraĝa) en Londono |
Tombo | Polish Cemetery at Monte Cassino |
Lingvoj | pola • rusa • brita angla |
Loĝloko | Błonie • Varsovio • Rigo • Sankt-Peterburgo • Parizo • Baranaviĉi • Nico • Majdan Sopocki Pierwszy • Lvivo • Moskvo • Londono |
Ŝtataneco | Pollando |
Alma mater | Teknologia Universitato Rigo |
Subskribo | |
Familio | |
Frat(in)oj | Tadeusz Anders • Karol Anders • Jerzy Edward Anders |
Edz(in)o | Irena Anders |
Infano | Anna Maria Anders |
Okupo | |
Okupo | oficiro • politikisto • soldato • milita komandisto • militisto |
Li soldatservis en la rusa armeo dum la unua mondmilito, poste en la nova armeo de la renaskiĝinta pola ŝtato. Li batalis dum 1919–1920 kontraŭ la Ruĝa Armeo. Ĉe komenco de la Dua Mondmilito li batalis ankaŭ kontraŭ Germanio kaj Sovetunio (1940). Li trafis en sovetian militkaptitecon kaj estis en prizono ĝis pola-sovetia interkonsento de aŭgusto de 1941. Komisiita organizi polan armeon el militkaptitaj kaj deportitaj poloj. Anders baldaŭ kolektis 80 000 soldatojn, sed ekkonis, ke ne povas liberigi Pollandon de orienta okupado sub soveti-kontrolita armeo.
Stalin – je pola kaj brita premo – permesis al Anders foriri tra Irano al Irako (1942). La poloj elstare batalis dum la itala militiro kaj konkeris Monte Cassino. Anders estis obstina antikomunisto, kiu restis post la milito en Granda Britio. Post kiam la nova, komunista pola registaro deprenis de li ŝtatanecon, li iĝis elstara gvidanto de la okcidentaj polaj elmigrintoj.