Waginger See

From Wikipedia, the free encyclopedia

Waginger See

La lago Waginger See - prononco [VAginga Ze:] – situas en la orienta parto de la distrikto Traunstein kaj la distriktaro Supra Bavario en la pleja sudoriento de la federacia lando Bavario de Germanio. Ĝi apartenas al la historia pejzaĝo Rupertiwinkel kaj per istmo estas ligita al la pli norda lago Tachinger See – ambaŭ lagoj kune longas 9 kilometrojn kaj larĝas ĝis 1,7 kilometrojn. Ofte la lagoj kune konsideratas unu lago (foje por ambaŭ kune uzatas la unua el la du nomoj, foje la dua), sed fakte estas du. Ĉe la bordo de la lago Waginger See limas la komunumoj Waging am See okcidente, Petting sude kaj oriente, kaj Kirchanschöring oriente.

Thumb

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.