William Blake
angla poeto kaj artisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
William BLAKE [ŭiljam blejk] (naskiĝis la 28-an de novembro 1757, mortis la 12-an de aŭgusto 1827) estis angla poeto, belartisto, kaj mistikulo, profesie gravuristo. Kvankam li estis nerekonita kaj neapreciata por la plej granda parto de sia vivo, nun li estas konsiderita centra figuro en la historia studo de poezio kaj bildartoj dum romantikismo.
William Blake | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
William Blake | |||||
Naskiĝo | 28-an de novembro 1757 (1757-11-28) en Londono | ||||
Morto | 12-an de aŭgusto 1827 (1827-08-12) (69-jaraĝa) en Londono | ||||
Tombo | Bunhill Fields Burial Ground vd | ||||
Etno | Angloj vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Verda Strato • Broadwick Street • Broadwick Street • Poland Street • Hercules Buildings • Felpham • South Molton Street • Fountain Court • Battersea • Broadwick Street vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando • Reĝlando de Granda Britio vd | ||||
Alma mater | Royal Academy Schools • Henry Pars Drawing School vd | ||||
Subskribo | |||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Patro | James Blake vd | ||||
Patrino | Catherine Hermitage vd | ||||
Gefratoj | Robert Blake • James Blake • John Blake • Jimmy Solís Delgado • Catherine Elizabeth Blake vd | ||||
Edz(in)o | Catherine Blake vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | pentristo • poeto • teologo • kolektanto • gravuristo • ilustristo • filozofo • litografisto • presisto • konstrua desegnisto • verkisto • skulptisto • libretisto • grafikartisto vd | ||||
Laborkampo | poezio vd | ||||
Aktiva en | Londono • Felpham vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | La Nupto de Ĉielo kaj Infero ❦ And did those feet in ancient time ❦ Kantoj de Senkulpeco kaj Sperto ❦ Vala, or The Four Zoas ❦ Jerusalemo: La Emanaĵo de la Giganta Albiono ❦ Miltono: Poemo ❦ La Antaŭtempulo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Liaj ampleksaj "profetaĵoj" igis la literaturrecenziston Northrop Frye diri pri ili "ke rilate al siaj altaj kvalitoj, ili tamen restas la malplej legitaj poeziaĵoj en la angla lingvo." [1] Rilate al liaj pentraĵoj kaj gravuraĵoj, Blake nun estas rigardata kiel "la plej granda artisto kiun Britio iam havis, kiom povas esti dirite", laŭ la artkritikisto Jonathan Jones, (2005) en la Guardian artikolo "La paradiso de Blake". [2]
La 19-ajarcenta akademiulo de literaturo kaj arto, William Michael Rosetti, karakterizis lin kiel "glorita lumo"; kaj "kiel homo, kiu ne estis antaŭvidita de siaj antaŭuloj, kiu ne povus esti komparita kun nuntempaj artistoj kaj kiu ne povus esti anstataŭigita per artistoj konataj hodiaŭ kaj kiuj venos en la estonteco." [3]
Li produktis ege diversajn artaĵojn kaj laŭ iliaj temoj kaj riĉajn je simboloj, kiuj adoptis la koncepton de la imagpovo "la materia vestaĵo de Dio" [4] aŭ "kiel homa ekzistado mem". [5] Interalie, li ilustris siajn poemojn (helpite de sia edzino) kaj skribis ilin per la mano.