cover image

William Elford Leach

biologo (1790–1836) / From Wikipedia, the free encyclopedia

William Elford Leach, (naskiĝis la 2an de februaro 1790, mortis la 25an de aŭgusto 1836) estis angla zoologo kaj marbiologo.

Libinia_emarginata.png
Libinia emarginata el la verko de Leach A Zoological Miscellany. L. emarginata estis priskribita de Leach en 1815.
Quick facts: William Elford Leach, Persona informo, Profes...
William Elford Leach
Persona informo
William Elford Leach
Naskiĝo 2-an de februaro 1790 (1790-02-02)
en Plymouth
Morto 25-an de aŭgusto 1836 (1836-08-25) (46-jara)
en San Sebastiano Curone
Mortis pro ĥolero [#]
Lingvoj angla [#]
Loĝloko Britio [#]
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando [#]
Alma mater Universitato de Edinburgo Universitato St. Andrews Barts and The London School of Medicine and Dentistry [#]
Profesio
Okupo biologo zoologo natursciencisto malakologo entomologo marbiologo araneologo krustacologo ornitologo [#]
Laborkampo marbiologio [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information_icon.svg
vdr
Close

Leach naskiĝis ĉe Hoe Gate, Plymouth, kiel filo de juristo.[1] Jam 12jaraĝa estis en lernejo de Exeter, studis anatomion kaj kemion.[1] Tiam jam kolektis marajn specimenojn el Plymouth Sound kaj laŭlonge de la marbordo de Devon. Jam 17jaraĝa ekstudis medicinon ĉe la hospitalo Sankta Bartolomeo en Londono, kaj finis tion ĉe la Universitato de Edinburgo kaj ĉe la Universitato St. Andrews.[2]

En 1813, Leach revenis al siaj zoologiaj interesoj kaj dungiĝis kiel helpa bibliotekisto ĉe la Zoologia Departamento de la Brita Muzeo.[1] Li zorgis pri kolektoj, multaj el kiuj neglektiĝis ekde ties laso ĉe la muzeo fare de Hans Sloane. Li iĝis helpa zorganto de la naturhistoria departamento kaj fakulo pri krustuloj kaj moluskoj. En 1815, Leach publikigis la unuan bibliografion pri entomologio en la verko de Brewster Edinburgh Encyclopedia. En 1817, li estis elektita membro de la Reĝa Societo. Lia libro Synopsis of the Mollusca of Great Britain estis dediĉita al Marie Jules César Savigny, Georges Cuvier, kaj Giuseppe Saverio Poli kaj estis postmorte kompletita de John Edward Gray. Leach laboris kaj publikigis ankaŭ pri insektoj, miriapodoj, araknedoj, mamuloj kaj birdoj.[3]

LA nomenklaturo de Leach estis iome neserioza – li nomigis 27 speciojn laŭ sia amiko John Cranch, kiu estis kolektinta speciojn en Afriko kaj poste mortis en ŝipo HMS Congo (1816). Li nomigis 9 genrojn laŭ Caroline aŭ anagramoj de tiu nomo, laŭ nekonata virino.[1]

En 1821, li suferis pro nerve krizo pro troa laboro kaj rezignis el la muzeo en marto 1822. Lia plej aĝa fratino portis lin al kontinenta Eŭropo por resaniĝi, kaj ili veturis tra Francio, Italio kaj Grekio. Li mortis pro ĥolero en la Palaco Sankta Sebastiano, ĉe Tortona, norde de Ĝenovo la 25an de aŭgusto 1836.[2]

La petrelo de Leach estis nomita laŭ li fare de Coenraad Jacob Temminck en 1820, sen scio ke ĝi jam estis priskribita de Vieillot. Specimeno de tiu birdo estis aĉetita de Leach je la konto de la Brita Muzeo en 1819 samtempe kun specimeno de Granda aŭko kaj ovo.[3]

Ankaŭ la Bluflugila kukabarao, Dacelo leachii, estis nomita laŭ li.[3]