William Lawrence Sebok
usona astronomo kaj komputisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
William Lawrence SEBOK estas usona astronomo kaj komputisto.
Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...
William Lawrence Sebok | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Ŝtataneco | Usono vd | |
Alma mater | Kalifornia Instituto de Teknologio vd | |
Profesio | ||
Okupo | astronomo • komputosciencisto vd | |
Doktoreca konsilisto | John Beverley Oke vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Fermi
Pliaj informoj Malkovritaj asteroidoj : 2 ...
Malkovritaj asteroidoj : 2 | |
---|---|
2150 Nyctimene | 13-a de oktobro 1977 |
2491 Tvashtri | 15-a de februaro 1977 |
Fermi
Li estis diplomigita pri fiziko en 1973 ĉe la Universitato de Akron kaj ricevis sian Ph. D. pri astronomio en 1982 ĉe la Kalifornia Instituto de Teknologio. Li estis esploristo ĉe la Universitato Princeton ĝis 1986 kaj ĉe la Universitato de Maryland en College Park ĝis 1988. Li poste laboris dum du jaroj ĉe la Space Telescope Science Institute de Baltimore kiel komputisto. En 1990 li reiris en la Universitaton de Maryland, kie li fariĝis direktoro pri programado de la Departemento pri Astronomio.
Lia ŝatata dombesto estas la furo.[1]
Minor Planet Center kreditas lin de la malkovro 2 asteroidoj en 1977.[2]