Wisława Szymborska
From Wikipedia, the free encyclopedia
Wisława SZYMBORSKA [visŭava ŝimborska], plena nomo: Maria Wisława Anna SZYMBORSKA-WŁODEK[1] [marja visŭava anna ŝimborska vŭodek] (naskiĝis la 2-an de julio 1923 en Prowent (nuntempe: Kórnik)[2], mortis la 1-an de februaro 2012 en Krakovo) estis pola poetino, eseistino kaj tradukistino. Ŝi gajnis la Premion Nobel de Literaturo (1996) por "poezio, kiu kun ironia precizeco permesas, ke la historia kaj biologia kunteksto aperu en fragmentoj de homa realo".
Wisława Szymborska | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Wisława Szymborska | |||||
Naskonomo | Maria Wisława Anna Szymborska | ||||
Naskiĝo | 2-an de julio 1923 (1923-07-02) en Prowent, Pollando | ||||
Morto | 1-an de februaro 2012 (2012-02-01) (88-jaraĝa) en Krakovo | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | pulma kancero vd | ||||
Tombo | Tombejo Rakowicki en Krakovo vd | ||||
Religio | ateismo vd | ||||
Etno | poloj vd | ||||
Lingvoj | pola vd | ||||
Ŝtataneco | Pollando vd | ||||
Alma mater | Jagelona Universitato vd | ||||
Partio | Pola Unuiĝinta Laborista Partio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Wincenty Szymborski vd | ||||
Patrino | Anna Szymborska vd | ||||
Edz(in)o | Adam Włodek vd | ||||
Amkunulo | Kornel Filipowicz vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto • verkisto • tradukisto • eseisto • maŝinisto • literaturkritikisto • kritikisto vd | ||||
Laborkampo | poezio • eseo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Kato en malplena loĝejo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Szymborska naskiĝis en Prowent, kiu estas nuntempe parto de urbo Kórnik. En la jaro 1931 ŝia familio transloĝiĝis al Krakovo, kie ŝi studis polan filologion kaj sociologion. Ekde la 1950-aj jaroj ŝi laboris kiel ĵurnalisto por la literatura revuo Życie Literackie. La artikolojn, kiujn ŝi publikigis tie kaj en aliaj revuoj, poste aperis libroforme. Krome ŝi verkis lirikon kaj tradukis el la franca lingvo.
En Esperanto aperis Mi inventas la mondon, kolekto de poemoj de Szymborska el la tuta periodo de ŝia verkado (1945–2012). Ĝi estis eldonita en 2015 de Bjalistoka Esperanto-Societo kaj Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki kadre de la Serio Oriento-Okcidento (kiel n-ro 50). La poemojn tradukis Tomasz Chmielik, István Ertl, Danuta Kowalska, Lidia Ligęza, Kris Long, Adam Łomnicki, Martyna Taniguchi kaj Włodzimierz Wesołowski.