From Wikipedia, the free encyclopedia
La rivero Wümme estas rivero en Germanio. Ĝi longas 118 kilometrojn kaj en listo de riveroj en Germanio ordigita laŭ longeco havas la 69-an lokon. Fontiĝinte en la komunumo Bispingen de la naturprotektita areo Luneburga Erikejo, interalie ĝi pasas tra la loĝlokoj Schneverdingen, Scheeßel, Rotenburg, Ottersberg kun la artista kolonio Fischerhude, kaj en la kvartalo Blockland de Bremeno enfluas la nur 10 kilometrojn longan riveron Lesum, kiu mem enfluas la riveron Weser. Loke la rivereto interalie tre ŝatatas por kanuado - por kargoŝipoj ĝi tro malgrandas, kaj pro naturprotektaj kialoj privataj motorboatoj nur en difinitaj aeroj rajtas uzi la riveron.
Wümme | |
---|---|
la rivero ĉe Rotenburg | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | en Germanio |
Longeco | 118 km |
Fluo | |
Fonto | en la komunumo Bispingen de la naturprotektita areo Luneburga Erikejo |
- Alteco super marnivelo | 90 m |
Enfluejo | en la kvartalo Blockland de Bremeno en la nur 10 kilometrojn longan riveron Lesum, de tie en la riveron Weser |
- Alteco | 2 m |
Altecodiferenco | 88 m |
Geografio | |
Trairataj urboj | Schneverdingen, Scheeßel, Rotenburg, Ottersberg kun la artista kolonio Fischerhude, kaj Bremeno |
Alfluantoj | |
- Dekstraj | Haverbeeke, Fuhlbach, Barkenbuschgraben, Rehrbach, Rischbach, Reithbach, Wieste, Walle, Wörpe |
- Maldekstraj | Königsgraben, Stellbach, Rieper Reithbach, Fintau, Beeke, Veerse, Rodau, Wiedau, Ahauser Bach, Kleine Wümme |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.