servo de rapida liverado de manĝaĵoj, precipe el restoracioj kaj kafejoj From Wikipedia, the free encyclopedia
Yandex Manĝaĵoj (ruse Яндекс.Еда, Jandeks.Jeda) estas la servo de rapida liverado de manĝaĵoj el restoracioj kaj kafejoj, mendebla pere de retejo aŭ poŝtelefona aplikaĵo. Liveradon plenumas kurieroj de partneraj firmaoj aŭ de respektivaj manĝejoj. Ĝi estas posedaĵo de la samnoma firmao, kiu estas subfirmao de Yandex. Ĝi estis fondita en 2018 kaj havas ĉefsidejon en Moskvo.
Yandex Manĝaĵoj ruse Яндекс.Еда | |
---|---|
Aŭtoro | Yandex |
Operaciumo | iOS, Android |
Evoluigstato | en evoluo |
Programtipo | poŝtelefona aplikaĵo |
Retejo | eda.yandex |
En majo 2023 la servo funkciis en Rusio, Kazaĥio, Armenio, Belorusio, Uzbekio kaj Israelo. Ĝiaj partneroj estas pli ol 10 mil restoracioj: de rapidmanĝejoj kiel McDonald’s, Papa John’s, Black Star Burger ĝis restoracioj. Averaĝa livertempo en julio 2019 estis 31 minutoj[2].
La mendoj okazas per retejo aŭ samnoma poŝtelefona aplikaĵo surbaze de iOS aŭ Android. Necesas elekti manĝaĵojn en bendo, meti ilin en sian korbon, elekti pagmanieron kaj konfirmi la mendon. La manĝaĵoj grupiĝas laŭ gustoj kaj tipoj: burgeroj, suŝioj, sanaj manĝaĵoj, vegetaranaj manĝaĵoj, vermiĉeloj, ŝavarmo, desertoj, stekoj, sandviĉoj, matenmanĝoj, ŝaŝlikoj, kukoj, la rusa kuirarto, la kartvela kuirarto, la itala kuirarto, infanaj manĝaĵoj. La sistemo montras nur manĝejojn, el kiuj eblas alporti mendojn ene de duonhoro[3]. Oni povas ŝanĝi aŭ nuligi la mendon antaŭ alveno de sciigo, ke manĝejo ekkuiris la pladon (kutime ĝi venas ene de du minutoj)[4][5]. Oni povas mendi liveradon je difinita horo aŭ fari antaŭmendon (ĝis antaŭ 24 horoj)[6]. Specialajn informojn (alergio al certaj ingrediencoj, malŝato de iuj el ili, ktp) eblas aldoni en komentoj[7].
La servo aŭtomate difinas situon de la mendinto kaj montras ĝin, sed eblas korekti ĝin permane. La mendinto ricevas sciigojn dum la tuta procezo: pri ekkuirado de la manĝaĵo, pri ĝia transdono al kuriero kaj fine povas vidi kiel la kuriero moviĝas laŭ mapo direkte al li. Se kuriero malfruiĝis je pli ol dek minutojn, sekvan fojon kliento ricevos rabaton[8]. Se kuriero venis, sed kliento estas for, la servo telefonos al la mendinto. Se li ne respondos, la kuriero atendos dek minutojn kaj poste foriros, la mendo estos konsiderata plenumita[9].
Akcepteblas pago per la 16- kaj 18-ciferaj bankokartoj Visa, MasterСard, Maestro kaj Mir. Foje akcepteblas ankaŭ kontanta mono, pri kio avertas restoracia menuo[10].
Ĉiuj kurieroj havas firmaajn flavajn jakojn kun simboloj de la kompanio. La manĝaĵoj estas transportataj en samkoloraj kofrujoj.
Firmaoj kaj organizaĵoj povas mendi manĝaĵojn por siaj klientoj kiel premian bonuson, subskribinte kontrakton kaj ricevinte eblecon regi la procezon[11].
La servo estis kreita surbaze de la firmao Foodfox, fondita en marto 2016 de Maksim Firsov kaj Sergej Polissar. Serĉante novajn merkatajn niĉojn ili atentis la manĝoliveradon, evoluintan eksterlande, sed ankoraŭ subevoluintan en Rusio. Tiutempe en Rusio jam funkciis la kompanio Delivery Club, do ili konvinkiĝis, ke tiu komerco estas promesplena. Kiel modelon ili prenis la firmaojn Deliveroo (Britio) kaj Foodora (Germanio), adaptiĝinte la komercan modelon al la rusia realo[12]. La 22-an de decembro 2017 la firmao Yandex Taksio aĉetis Foodfox, laŭ iuj fontoj kontraŭ 8,5 milionoj da dolaroj[13].
La 19-an de januaro 2018 Yandex Taksio fondis subfirmaon Yandex Manĝaĵoj (ruse Яндекс.Еда), kiu iĝis parto de la kreata korporacia grupo, unuiganta Yandex Taksio kaj Uber (en Rusio kaj Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj). Yandex interesiĝis pri la servo, ĉar ĝia ĉefa rusia konkuranto Mail.ru Group jam ekhavis en 2017 du proprajn liverservojn — Delivery Club kaj ZakaZaka. Ekde februaro 2017 ankaŭ Uber lanĉis en Rusio sian liverservon Uber Eats, kiu tamen funkciis nur en Moskvo[14]. La 7-an de februaro 2018 unuiĝado de Yandex Taksio kaj Uber kompletiĝis[15].
La 2-an de marto 2018 Yandex Taksio prezentis propran liverservon Yandex Manĝaĵoj. Komence ĝi funkciis nur en Moskvo kaj sole surbaze de Foodfox[16]. La 30-an de majo 2018 ankaŭ la servo Uber Eats iĝis parto de Yandex Manĝaĵoj[17].
La 18-an de junio 2018 la servo ekfunkciis en Sankt-Peterburgo[18].
En decembro 2018 nombro de mendoj atingis unu milionon[19].
La 10-an de junio 2019 komenciĝis testado de la nova servo Yandex Butiko (ruse Яндекс.Лавка). Temas pri vendejoj de manĝaĵoj kaj hejmaĵoj, kiuj vendas nur rete kaj liveras la mendojn al aĉetintoj. Averaĝa livertempo estas 15 minutoj, la prezoj estas samaj kiel en kutimaj vendejoj. La servo uzeblas per aplikaĵo Yandex Manĝaĵoj. Testado komenciĝis en la distrikto Ĥamovniki (Moskvo)[20].
La 28-an de aŭgusto 2019 la servo ekfunkciis en Kazaĥio[21].
La 15-an de junio 2021 Yandex Manĝaĵoj eniris la merkaton de Belorusio kaj ekfunkciis en Minsko. Pli ol 100 restoracioj jam estas konektitaj al la servo en Minsko, Bresto, Homel kaj Grodno.[22].
En junio 2021 Yandex Manĝaĵoj komencis testi pagon per karto al kuriero post ricevo de mendo. Unue tiu ebleco aperis en Voroneĵo, sekvos Ufa, Samara, Permo kaj Ĉeboksaro.
En aŭgusto 2021 Yandex anoncis kompletan elaĉeton de parto de Uber en Yandex Manĝaĵoj, Yandex Butiko kaj Yandex Liverado[23]. La servo ekfunkciis en Francio[24], en oktobro 2021 — en Britio[25].
En aprilo 2022 en Moskvo aperis bicikloriparejoj por la kurieroj, kie oni testas iliajn biciklojn kaj riparas se necese. La servo estas senpaga kaj alirebla por la kurieroj de ĉiuj servoj, kiuj estos en respektivaj uniformoj kaj montros la aplikaĵojn[26].
En junio 2022 la uzantoj ricevis eblecon forigi informojn pri siaj mendoj. La informoj malaperas senrevene, kio influas postan serĉadon kiu ne plu konsideros preferojn de la uzanto[27]. La servo enkondukis ankaŭ kontroladon de rapideco de kurieroj-biciklantoj. Se ĝi superas 20 km hore en loĝataj areoj, la kuriero ricevos averton kaj referencon al trafikreguloj, kaze de ripetiĝo li devos trapasi aldonan instruadon[28].
La 14-an de septembro 2022 la servo ekfunkciis en Armenio sub la nomo Yandex Eats. La aplikaĵo ricevis interfacon en la rusa, angla kaj armena[29].
La 7-an de marto 2023 la servo ekfunkciis en Uzbekio sub la nomo Yandex Eats. La aplikaĵo ricevis interfacon en la rusa, angla kaj uzbeka[30][31].
La servo funkcias en Rusio, Kazaĥio, Belorusio, Armenio, Uzbekio, Israelo.
En aŭgusto 2019 la servo ekfunkciis en Kazaĥio[21], en novembro 2020 en Israelo[32], en junio 2021 en Belorusio[33], en aŭgusto 2021 en Francio[24], en oktobro 2021 en Britio[25], en septembro 2022 en Armenio[29], en marto 2023 en Uzbekio[31]. En Britio kaj Francio ĝi funkciis sub la nomo Yango Deli, en Israelo kiel Deli, en Armenio kaj Uzbekio kiel Yango Eats.
En aŭgusto 2022 Forbes raportis ke la eŭropaj branĉoj jam ĉesigis la funkciadon kaj estas likvidataj, ĉar vendi ilin Yandex ne sukcesis. En Eŭropo la kompanio anoncis transiron al aktivado je alia kampo — liverado de la kompleta teknologia ilaro por manĝoliveraj servoj. Pri tio okupiĝos firmao Yango Deli Tech[32].
Lando | Aperis | Notoj |
---|---|---|
Rusio | 2018 | |
Kazaĥio | la 28-an de aŭgusto 2019[21] | |
Israelo | novembro 2020[32] | sub marko Deli |
Belorusio | la 15-an de junio 2021[33] | |
Francio | la 24-an de aŭgusto 2021 — aŭgusto 2022[24] | sub marko Yango Deli |
Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | la 14-an de oktobro 2021 — aŭgusto 2022[25] | sub marko Yango Deli |
Armenio | la 14-an de septembro 2022[29] | sub marko Yango Eats |
Uzbekio | la 7-an de marto 2023[31] | sub marko Yango Eats |
Yandex Manĝaĵoj uzas fleksan sistemon de liverprezoj, kiu kreskas se aĉetpostulo en iu urboparto superas liverproponojn, kion plej ofte kaŭzas malbona vetero. Tio ebligas allogi en respektivajn urbopartojn pliajn kurierojn. La sama teknologio estas aplikata en Yandex Taksio[34]. Foje kosto de liverado el najbara domo atingas 500 rublojn[35]. Krome funkcias algoritmo, kiu prognozas nombron de mendoj por sekva semajno por ĉiu urboparto[36].
La 19-an de aprilo 2019 aperis informoj ke post dekhora labortago en Sankt-Peterburgo mortis la 21-jara kuriero Artik Orozalijev, falinte morta de sur sia biciklo. Yandex Manĝaĵoj klarigis, ke la kurieroj laboras en partneraj firmaoj, kiuj respondecas pri iliaj laborhoroj. La kurieroj mem elektas labortempon, kiu varias de 4 ĝis 12 horoj. Monpunoj kaj laborkondiĉoj ankaŭ dependas de la partneraj firmaoj, kiuj estas dungantoj de la kurieroj. Tamen la firmao promesis pli strikte kontroli la laborhorojn por eviti superŝarĝojn[37]. Sekco montris ke la junulo mortis pro la akuta kora malsufiĉo, kvankam liaj parencoj asertis ke li neniam plendis pri iuj korproblemoj. Post tio Yandex Manĝaĵoj ebligis al la kurieroj memstare preni paŭzon, preminte specialan butonon en la aplikaĵo (antaŭe ili devis peti pri tio sian estron). Oni promesis malfermi "varman linion", kien ĉiu kuriero povos telefoni kaj anonime rakonti pri siaj problemoj[38].
Polico de Moskvo en julio 2019 akuzis la servon pri dungado de kontraŭleĝaj enmigrintoj, sed la kompanio kontestis tion, dirinte ke la kurierojn dungas ne Yandex Manĝaĵoj, sed ĝiaj partneroj[39].
En marto 2022 datumoj de uzantoj de la servo estis ŝtelitaj kaj afiŝitaj en Interreto. Temis nur pri telefonnumeroj kaj mendoj, ne pri bankokartoj aŭ pasvortoj kaj uzantonomoj. Post tio Yandex anoncis ke ĝi ekskludos permanan traktadon de tiaj datumoj, reduktos je almenaŭ 70% nombron de kunlaborantoj kiuj havas aliron al tiaj informoj kaj punos la kulpulon[40].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.