Yma Sumac
From Wikipedia, the free encyclopedia
Zoila Augusta Emperatriz Chávarri del Castillo naskiĝis en la Distrikto Ichocán, Cajamarca - Peruo, la 10-an de septembro 1922 kaj forpasis en Los-Anĝeleso, Kalifornio - Usono, 1-an de novembro 2008, plej konata kiel Yma Sumac (transliterigo el la keĉua lingvo Ima Sumaq, "kia bela"), ŝi estis kantistino soprano el Peruo kiu atingis la plej altan registron de kvin oktavoj en la epoko kiam la mezumo atingita de kiu ajn operkantisto estis du oktavojn kaj duonon. Oni diras ke ekde ŝia infaneco ŝi intencis imiti la birdokantojn, ekiĝante tiamaniere ŝia pasio por kantado. Yma Sumac atingis famegon en la tuta mondo kaj pro la alta registro kaj pro ŝia ekzota beleco, kaj la magia aŭro kiu signifis intepreti inkaan sacerdotinon aŭ sunvirgulinon. Ŝi estas la sola peruanino kiu havas sian nomon enskribitan ĉe la Holivuda Fampromenejo
Yma Sumac | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Zoila Emperatriz Chávarri Castillo |
Aliaj nomoj | Yma Sumac |
Naskiĝo | 13-an de septembro 1922 (1922-09-13) en Kallao |
Morto | 1-an de novembro 2008 (2008-11-01) (86-jaraĝa) en Los-Anĝeleso |
Mortokialo | kojlorektuma kancero |
Tombo | Hollywood Forever Cemetery |
Lingvoj | keĉua lingvaro • hispana • angla |
Ŝtataneco | Usono • Peruo |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Moises Vivanco |
Infano | Papuchka Vivanco |
Okupo | |
Okupo | kantisto • modelo • aktoro • komponisto • muzikproduktisto |
TTT | |
Retejo | http://www.yma-sumac.com https://www.sunvirgin.com/ |