Ytterby
From Wikipedia, the free encyclopedia
Koordinatoj:
La minejo de Ytterby ([ˈytːerˌbyː] 'plej ekstera vilaĝo') situas sur la insulo Resarö en la komunumo Vaxholm en la Stokholma arkipelago, proksimume 20 km nordoriente de Stokholmo. Ekde la 18-a jarcento oni akiris en tiu minejo feldspaton uzatan en la produktado de porcelano kaj vitro. La minejo estis uzata ĝis 1933.
En forĵetaĵoj de tiu minejo oni malkovris mineralon enhavantan dek antaŭe nekonatajn kemiajn elementojn, nome rarajn terojn, kaj la loknomo Ytterby servis kiel fonto por la nomoj de kvar el tiuj, nome itrio, terbio, erbio kaj iterbio. La kromaj estas gadolinio, tulio, skandio, holmio, disprozio kaj lutecio.