Zdeněk Hršel
ĉeĥa filologo, bibliotekisto kaj esperantisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Zdeněk HRŠEL (naskiĝis la 19-an de septembro 1928 en Hradec Králové, mortis la 3-an de junio 2014 en Brno) estis ĉeĥa esperantisto, filologo, bibliotekisto kaj honora membro de ĈEA.
Zdeněk Hršel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de septembro 1928 (1928-09-09) en Hradec Králové |
Morto | 1-an de junio 2014 (2014-06-01) (85-jaraĝa) en Brno |
Lingvoj | Esperanto • ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥio • Ĉeĥoslovakio |
Familio | |
Frat(in)o | Miroslav Hršel |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • filologo • bibliotekisto • instruisto |
Li naskiĝis kiel filo de muzikisto-esperantisto en Hradec Králové, kie li konatiĝis dum siaj gimnaziaj studoj kun profesoro Miloš Lukáš. Pro lia influo li ekde sia junaĝo eklaboris en la Esperanto-movado, unue en sia naskiĝurbo Hradec Králové, poste en Brno. Multajn jarojn li estis sekretario de la Esperanto-Klubo en Brno, kie li estis la plej grava kunlaboranto de Josef Vondroušek. Inter la jaroj 1988 kaj 2009 li funkciis kiel prezidanto de la klubo, post kio li estis nomumita honora prezidanto.
Gravan spuron li faris en la Esperanto-kulturo. Informiloj "Hradecano" kaj "Bulteno de EK Brno" estis multfoje ne nur preparitaj de li, sed eĉ tajpitaj. Kunlabore kun la Moravia landa biblioteko li ellaboris katalogon de Esperanto-verkoj. En 1984 li iniciatis kaj gvidis laborojn pri la novaj Esperanto-ĉeĥa kaj ĉeĥa-Esperanta vortaroj kaj restis unu el la kunlaborantoj, kiam la vortaroj estis preperataj por preso. Grave li kontribuis ankaŭ dum la redaktado de Historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio de Stanislav Kamarýt, Propra biografio de Karolo la Kvara (glosaro) kaj Cent jaroj de Esperanto-Klubo en Brno. Plurajn jarojn li kolektis bibliografion de la tutviva verkaro de Miloš Lukáš.