Ágoston Trefort

From Wikipedia, the free encyclopedia

Ágoston Trefort
Remove ads

Ágoston Trefort [Agoŝton trefort], laŭ hungarlingve kutima nomordo Trefort Ágoston (pli komplete Trefort Ágoston Ádám Ignác estis hungara politikisto, ministro, membro (korespondanta en 1841, ordinara en 1867, prezidanta en 1885) de Hungara Scienca Akademio. Lia nepo estis grafo Ervin Batthyány.

Thumb
Ágoston Trefort
Thumb
Ágoston Trefort en 1862

Ágoston Trefort naskiĝis la 6-an de februaro 1817 en Hungario en Homonna (nuntempa Humenné en Slovakio). Li mortis la 22-an de aŭgusto 1888 en Budapeŝto.

Remove ads

Biografio

Ágoston Trefort frekventis universitaton en Pest (urbo), poste li lernis juron en Eperjes. En 1836 li studvojaĝis en Eŭropo. Hejmenveninta li ricevis ŝtatan postenon en Buda, kie li konatiĝis kun József Eötvös. En 1843 li helpis la parlamentan laboron. En 1847 li edziĝis, tial li iĝis fora parenco de Eötvös. Dum la hungara revolucio de 1848 li estis subministro, sed en septembro li ne konsentis kun la okazintaĵoj, tial li migris al Munkeno. Li hejmenvenis en 1850, sed li rifuzis la politikadon. Nur en 1860 li estis elektita subdepartementestro, poste parlamenta deputito. Inter 18651892 li estis senĉese parlamenta deputito, dume li estis ministro inter 1872-1888. Li multe strebis por la kulturo kaj moderna edukado, krome li fondis muzikakademion, universitatojn, industriartan muzeon.

Remove ads

Verkaro (elekto)

  • Bankügy (1842)
  • Parlamentaj paroladoj (1861)
  • Előterjesztése a gazdasági tanintézetek fejlődése és állásáról (1878)
  • Beszédek és levelek (Paroladoj kaj leteroj), (1888)

Memorigiloj

Fontoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads