Újezd u Brna
urbo en Ĉeĥio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Újezd u Brna estas urbo en Ĉeĥio, en Sudmoravia regiono, en distrikto Brno-provinco. Ĝi situas en Dija-svratka valego proksimume 15 km sudoriente de Brno. Vivas ĉi tie 3 375 loĝantoj (2025). Temas pri vinkultivada municipo en vinkultivada subregiono Velké Pavlovice.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Hostěrádky-Rešov, Šaratice, Otnice, Těšany, Sokolnice, Žatčany kaj Telnice.
Remove ads
Historio
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1131 (tiama nomo Ujezdec), al kampurbo ĝi estis avancita en la jaro 1909 kaj la urbo ĝi fariĝis la 14-a de decembro 2005. La moderna Újezd u Brna estiĝis al la 17-a de junio 1950 per unuiĝo de ĝisnunaj municipoj Újezd, Šternov kaj Rychmanov.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Remove ads
Memorindaĵoj
- Preĝejo de santaj Petro kaj Paŭlo
- Evangelia preĝejo
- Sonorilejo de sanktaj Cirilo kaj Metodo
- Kapelo de sankta Antonio
- Tumulo de paco ĉe Prace (norde de la urbo, rememorigo de batalo ĉe Slavkov)
Naturo
- naturrezervejo Špice (nordokcidente de la urbo)
Proksime de la urbo fontas amara minerala fonto, kiu estas enboteligata kiel mineralakvo Šaratica. Ĝi estas uzata por kuracado de konstipo kaj pluaj malordoj de digestado.
Personecoj
- Jaroslav Konečný (1945–2017), ĉeĥa manpilkisto
- Ludvík Kolek (* 1933), ĉeĥa arkitekto, skulptisto kaj pentristo
- Jan Haluza (1914–2011), ĉeĥa atleto kaj trejnisto
Pluaj fotoj
- Vojkruciĝo de stratoj Komenského kaj Hybešova kun la urbodomo
- Placo de Svatý Jan
- Komenského, ĉefa strato de la urbo
- Saleziana movado, klubo Újezd u Brna, la enirejo kun kapeleto
- Kapelo de sankta Antonio de Padovo
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads