Ĉato
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La ĉato (Catha edulis) estas planto el la familio de celastracoj (Celastraceae). Ĝi estas kultivata ĉefe en Omano, Jemeno kaj Etiopio.
La planto altas ĝis 20 metroj kaj estas arbusto, kiu havas nedividitajn, dentohavajn foliojn.
Remove ads
Uzo
Ĉato estas ĉiutaga drogo en Jemeno, Etiopio, Somalio kaj Ĝibutio. Oni konsumas la ŝosopintojn kaj junajn foliojn de la ĉata arbusto, kiel malpezan ekstazigaĵon. Ties efiko estas komparebla kun tiuj de teo kaj kafo. La taga porcio aĉeteblas por ĉ. € 5. La facile ekstaziga, ebriiga efiko de ĉato estas atingebla per daŭra konsumo de freŝaj folioj kaj akvo aŭ alkoholaĵo, kiu lasta estas strikte malpermesita en Jemeno kaj estas aĉetebla nur sur la nigra merkato kiel kontrabandaĵo.
La ĉat-folioj estas formitaj al buloj en la buŝo, kiuj povas atingi eĉ la grandon de tenispilko ĝis vespero.
Dum maĉado de la ĉat-folioj, la efikaĵo ĉatino absorbiĝas tra la buŝa muko.
La efiko similas al tiu de la amfetamino, sed pli malforta kaj samtempe pli eŭforiiga interne. Spite al tio, la konsumantoj elradias letargion ekstere.
Remove ads
Eksteraj ligiloj
- Kath (Catha edulis), kun foto
- Tradicio pri ĉato en Somalio, (en la franca, kun fotoj)
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads