Ĉevaltrinkigejo (Salzburg)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Ĉevaltrinkigejo (germane: Pferdeschwemme aŭ Marstallschwemme aŭ bzw. Hofmarstallschwemme) troviĝas ĉe Herbert-von-Karajan-placo en la urbokerno de Salcburgo, Aŭstrujo, tuj dekstre de la Neutor-tunelo kaj kontraŭe al la Granda festivalejo. Ĝi figuras sur la listo de monumentprotektotaĵoj aŭstriaj (BDA 67682, objektidentigilo 67682).
Historio
La unua versio
Sub la regado de princĉefepiskopo Johann Ernst von Thun und Hohenstein alikonstruitis la Malnova rezidejo kaj ricevis ankaŭ Aleksandran ciklon. Tion atestas la premiero de la opero Alessandro in Pietra en 1689 kiun komponis Heinrich Ignaz Franz Biber. En 1695 estiĝis La ĉeĉevaleja trinkigejo kun skulptaĵo de la ĉevala malsovaĝiganto: fakte temas pri Aleksandro la Granda mem. Tiun ĉi verkon faris Bernhard Michael Mandl. Ĉe la kreo de tiu ĉi unua konstruaĵo engaĝiĝis ankaŭ Franz Anton Danreiter.
La dua versio
Kiam nove konstruitis la Kortega ĉevalejo fare de Johann Bernhard Fischer von Erlach en 1695 ankaŭ volitis kreiĝo de nova porĉevala aĵo. La tiea statuo kun ĉevalo nemalsovaĝiĝema estas plena de dinamo kaj rilatis komence al la Kortega ĉevalejo al kiu ĝi ankaŭ spektis. En 1732 la tuta komplekso ricevis la nunan aspekton sub la regado de Leopold Anton von Firmian. Estas lia blazono kiu nuntempe ĉeestas sur nova soklo. La skulptaĵo direktata estas nun en la direkto de la urbocentro.
La latinlingva sokloteksto tekstas jene:
- PULCHRITUDO ANTIQUA MIRABILI
- NOVITATE RESTITUTA A CELSISSIMO
- AC REVERENDISSIMO DOMINO DOMINO
- LEOPOLDO ANTONIO ELEUTHERIO
- ARCHIEPISCOPO ET SAC(ri) ROM(ani)
- IMP(erii) PRINCIPE SALISBURGENSI
- SAC(rae) SEDIS APOSTOLICAE LEGATO
- NATO GERMANIAE PRIMATE EX
- ANTIQUISS(simis) LIBERIS BARONIBUS
- DE FIRMIAN ETC. ETC.[1]
En la linioj 1, 2 kaj 3 kaŝas sin la kronogramo de 1732. La freskojn fone ĉe la gapvando kreis Franz Anton Ebner. Sed ilin plurfoje surpentritis, lastfoje en la 1960-a jaro.
Remove ads
Literaturo
- "Sigmundsplatz, Neutor oder Siegmundstor, Hofmarstallschwemme." Ĉe: Die Kunstdenkmäler Österreichs. Dehio, Salzburg 1986, p. 610–611.
- Meinhard Leitrich, Anton Roither, Johannes Karolus: Lateinische Inschriften in der Stadt Salzburg (=Schriftenreihe des Archivs der Stadt Salzburg), Salzburg 2021, ISBN 978-3-900213-51-0, p. 129
Eksteraj ligiloj
Notoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads