Ŝa'ar HaNegev
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Ŝa'ar HaNegev (hebree מועצה אזורית שער הנגב, angle Sha'ar HaNegev, signifante "pordego al la (dezerto) Negevo") estas regiono de Israelo, administrata de regiona konsilo. La regiono situas en la nord-okcidenta parto de la dezerto, en la Suda Distrikto de Israelo. La regiona teritorio troviĝas inter Berŝeba kaj Aŝkelon, kaj okcidente limas al la teritorio Gazao. La orienta limo estas la israela regiono Bnei Ŝimon. Enklavo ene de la regiono estas la urbo Sderot.
Iom pli ol 6.000 homoj vivas en la regiono, kiu kovras areon de pli-malpli 180 km². La averaĝa alto estas proksimume 1890 metroj, kaj la geografiaj koordinatoj de la regiona centro estas pli-malpli 31° 29' norde kaj 34° 36' oriente.
Remove ads
Setlejoj
Ekzistas 11 komunumoj: 10 kibucoj kaj 1 moŝavo. Sekvas listo kun la komunumaj nomoj - se post la nomo indikitas reta ligilo, ĝi estas anglalingva.
- Bror Ĥajil
- Dorot
- Erez
- Gevim
- Kfar Aza
- Mefalsim
- Naĥal Oz
- Nir Am
- Or HaNer [rompita ligilo]
- Ruĥama [rompita ligilo]
Edukaj institucioj
- Ibim Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine
Historiaj lokoj
- Ŝikmim Arkivigite je 2006-12-30 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2007-03-16 per la retarkivo Wayback Machine
Remove ads
Partnera regiono
La regiono Ŝa'ar HaNegev havas partnerajn rilatojn kun
la distrikto Karlsruhe en Germanio
Eksteraj ligiloj
- oficialaj paĝoj de la regiona konsilio (en la hebrea kaj angla)
- mapo de la regiono (en la hebrea) Arkivigite je 2007-08-08 per la retarkivo Wayback Machine
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads