Žimutice
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Žimutice (germane Schimutitz) estas municipo troviĝanta en distrikto České Budějovice en Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 629 loĝantoj (2025).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Horní Kněžeklady, Temelín, Týn nad Vltavou, Modrá Hůrka, Čenkov u Bechyně, Hluboká nad Vltavou, Dolní Bukovsko, Dobšice, Bečice, Záhoří, Hodětín, Březnice kaj Hartmanice.
Remove ads
Historio
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1261.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Remove ads
Partoj de municipo
Municipo Žimutice konsistas el ok partoj sur sep katastraj teritorioj. Kuriozaĵo estas diserigiteco de la teritorio de municipo, kaŭzita pro memstariĝo de kelkaj antaŭe enmembrigitaj partoj (Bečice (1961-90), Dobšice (1976-90), Horní Kněžeklady (1976-90), Modrá Hůrka (1976-90), Štipoklasy (1976-90). Municipo Žimutice tiel nuntempe konsistas el tri nekoneksaj teritorioj: Smilovice norde, Krakovčice, Hrušov, Žimutice kaj Sobětice oriente, Třitim, Pořežany kaj Tuchonice sudokcidente.
- Žimutice (ankaŭ nomo de k. t.)
- Hrušov (ĝi situas en k. t. Žimutice)
- Krakovčice (ankaŭ nomo de k. t.)
- Pořežany (ankaŭ nomo de k. t.)
- Smilovice (k. t. Smilovice u Týna nad Vltavou)
- Sobětice (k. t. Sobětice u Žimutic)
- Třitim (ankaŭ nomo de k. t.)
- Tuchonice (ankaŭ nomo de k. t.)
Memorindaĵoj
- Preĝejo de sankta Marteno el la 13-a jarcento
- Monumento al falintoj el la 1-a mondmilito
Pluaj fotoj
- Vendejo ĉe ŝoseo II/147, kondukanta ĝis Týn nad Vltavou
- Preĝejo de sankta Marteno
- Municipa ofico kaj poŝto
- Žimutica fiŝlago
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads