-333

jaro de la 4-a jarcento antaŭ nia erao From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

En la jaro 333 antaŭ Kristo okazis, interalie:

Rapidaj faktoj
Remove ads

Eventoj

  • Reĝo Aleksandro de Makedonio konkeras okcidentan Malgrandan Azion, subigante la montetajn tribojn de Likio kaj Pisidio.
  • Reĝo Dario la 3-a de Persio ekzekutas Ĥaridemos (Χαρίδημος), grekan soldulgvidanton vivantan en ekzilo en Irano, pro kritiko de preparoj prenitaj por la Batalo de Iso.
  • Aleksandro havas grandan venkon super la persoj en la batalo de Iso en Kilikio, sed la persa imperiestro Dario la 3-a eskapas, postlasante sian edzinon, siajn du filinojn kaj sian patrinon. Sekve Aleksandro konkeras preskaŭ la tutan Kaŭkazon.
  • Aleksandro faras unu el siaj oficiroj, Nearĥo, satrapo de la lastatempe konkeritaj Likio kaj Pamfilio en Anatolio kaj li nomumas sian generalon, Antigono Monoftalmo, satrapo de Frigio.
  • De Iso, Aleksandro kun sia armeo marŝas suden en Sirio kaj Fenicio, lia celo estas izoli la persan floton de ĝiaj bazoj kaj tiel detrui ĝin kiel efikan batalforton. La feniciaj urboj Marathos (Μάραθος) kaj la insula Arados (fenice 𐤀𐤓𐤅𐤃, arvad, ankaŭ arfad kaj arpad, greke Ἄραδος) ne rezistas al la armeoj de Aleksandro. Parmenio estas sendita antaŭen por provi sekurigi Damaskon kaj ĝian riĉan rabaĵon, inkluzive de la militkesto de Dario.
  • Post prenado de Biblos kaj Sidono, la armeo de Aleksandro eksieĝas Tiron: la sieĝo daŭras la tutan jaron -332, sed la urbo ne cedas.
  • Romio: Unua Jaro de Diktatoreco.
Remove ads

Naskiĝoj

-

Mortoj


Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads