1976
jaro From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
1976 estis superjaro komenciĝanta ĵaŭde (ligilo montras kalendaron).
Aktualaĵoj | Eventoj laŭ tago de jaro
◄ |
19-a jarcento |
20-a jarcento
| 21-a jarcento
| ►
◄ |
1940-aj jaroj |
1950-aj jaroj |
1960-aj jaroj |
1970-aj jaroj
| 1980-aj jaroj
| 1990-aj jaroj
| 2000-aj jaroj
| ►
◄◄ |
◄ |
1972 |
1973 |
1974 |
1975 |
1976
| 1977
| 1978
| 1979
| 1980
| ►
| ►►

En la jaro 1976 post Kristo okazis, interalie:
Remove ads
Eventoj
Esperantujo
- 61-a Universala Kongreso de Esperanto en Ateno.
- Esperanto-Asocio de Britio anstataŭigis Britan Esperanto-Asocion.
- Ivo Lapenna starigis la asocion Neŭtrala Esperanto-Movado por opozicii al la estraro de la Universala Esperanto-Asocio.
- Publikita L-Ewwel Kors fl-Esperanto (La unua kurso en E-o, en la malta) de Carmel Mallia.
- Publikita letero Decem iam annos, kiu signifis retropaŝon por la katolika Esperanto-movado. Laŭ tiu letero "la lingvo Esperanto ne prezentas per si mem la ecojn por ke ĝi povu esti konsiderata liturgia lingvo kaj esti uzata ordinare en la liturgiaj celebradoj, pro tio, ke ĝi ne estas lingvo parolata de popolo."
Mondo
- Andoro: Fondiĝas la unua politika partio.
- Portugalio: Ĉesas diktatoreco.
- Angolo: Potencprenas la partio laborista MPLA, helpe de Sovetunio kaj Kubo.
- Angolo, Samoo kaj Sejŝeloj aniĝas al UNO.
- Argentino: Milita renverso.
- Marson vizitas Viking 1 kaj Viking 2.
- Aperis ĉeĥlingve la romano por geknaboj Velký admirál (La Granda Admiralo) de František Omelka pri la unua ekspedicio ĉirkaŭ la Tero, do pri Magalhães.
- Komputiko: estis fondita firmao Apple Computer, Inc. kaj lanĉita produktado de Apple I
- 22-a de septembro: Aŭstrio: malfermiĝis Shopping City Süd, la plej granda aĉetcentro en Aŭstrio kaj eble en la tuta Eŭropo
- Sovetunio: komenciĝis amasa fabrikado de la ĵipo Lada Niva
Remove ads
Naskiĝoj
- 25-a de aprilo: Gilberto da Silva Melo, brazila futbalisto
- 19-a de majo: Åsa Westlund, sveda politikisto
- 23-a de majo: Ricardo Luís Pozzi Rodrigues, brazila futbalisto
- 31-a de majo: Colin Farrell, irlanda aktoro
- 4-a de junio: Aleksej Navalnij, rusia politikisto (m. 2024)
- 15-a de julio: Diane Kruger, germana aktorino
- 23-a de julio: Judit Polgár, hungara ŝak-grandmajstrino
- 9-a de aŭgusto: Audrey Tautou, franca aktorino
- 29-a de septembro: Andrij Ŝevĉenko, ukraina futbalisto
- 5-a de oktobro: Matt Hamill, usona surda luktisto
Remove ads
Mortoj
- 8-a de januaro: Zhou Enlai, ĉefministro de Ĉinio (n.1898)
- 12-a de januaro: Agatha Christie, brita verkistino (n. 1890)
- 1-a de februaro: Werner Heisenberg, germana fizikisto (n. 1901)
- 23-a de februaro: L.S. Lowry, brita pentristo (n. 1887)
- 27-a de februaro: Kálmán Kalocsay, hungara Esperanto-verkisto (n. 1891)
- 20-a de marto: Uladzimir Duboŭka, belorusa verkisto kaj poeto (n. 1900)
- 24-a de marto: Bernard Montgomery, brita feldmarŝalo dum Dua Mondmilito (n. 1887)
- 1-a de aprilo: Max Ernst, germana pentristo (n. 1891)
- 26-a de aprilo: Miloš Lukáš, ĉeĥa esperantisto (n. 1897)
- 28-a de aprilo: Eugen Roth, germana verkisto (n. 1895)
- 2-a de aŭgusto: Fritz Lang, germana reĝisoro (n. 1890)
- 8-a de aŭgusto: José Lezama Lima, kuba verkisto (n. 1910)
- 9-a de aŭgusto: Ivan Meleĵ, belorusa verkisto (n. 1921)
- 18-a de aŭgusto: Uda Shintaro, japana inventisto (n. 1896)
- 22-a de aŭgusto: Imre Nagy, hungara pentristo (n. 1896)
- 25-a de aŭgusto: Eyvind Johnson, sveda verkisto (n. 1900)
- 9-a de septembro: Mao Zedong, partiestro de Ĉinio (n. 1893)
- 21-a de septembro: Orlando Letelier, ĉilia diplomato (n. 1932)
- 25-a de oktobro: Raymond Queneau, franca verkisto (n. 1903)
- 2-a de novembro: Domokos Szilágyi, hungara verkisto (n. 1938)
- 15-a de novembro: Jean Gabin, franca aktoro (n. 1904)
- 18-a de novembro: Man Ray, usona artisto (n. 1890)
- 4-a de decembro: Benjamin Britten, angla komponisto (n. 1913)
- 6-a de decembro: João Goulart, prezidento de Brazilo 1961-64 (n. 1918)
- 22-a de decembro: Nazarena Caruana, aktiva malta esperantisto (n. 1935)
- Jesús Amaya Topete, meksika esperantisto (n. 1889)
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads