1979
jaro From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
1979 estis normala jaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron).
Aktualaĵoj | Eventoj laŭ tago de jaro
◄ |
19-a jarcento |
20-a jarcento
| 21-a jarcento
| ►
◄ |
1940-aj jaroj |
1950-aj jaroj |
1960-aj jaroj |
1970-aj jaroj
| 1980-aj jaroj
| 1990-aj jaroj
| 2000-aj jaroj
| ►
◄◄ |
◄ |
1975 |
1976 |
1977 |
1978 |
1979
| 1980
| 1981
| 1982
| 1983
| ►
| ►►

En la jaro 1979 post Kristo okazis, interalie:
Remove ads
Eventoj
Esperantujo
- 64-a Universala Kongreso de Esperanto en Lucerno.
- Dekerido eklernis Esperanton.
- UEA malfermas oficejon en Novjorko.
- Svislanda poŝto eldonas poŝtmarkon kun esperanta temo.
Afriko
- Angolo : J. E. Dos Santos estas elektita kiel prezidanto.
- Centr-Afrika Respubliko : Jean-Bedel Bokassa estas detronigita de David Dako.
- Malio : la militistoj renversiĝas.
- Maroko okupacias Okcidentan Saharon, kontraŭ la pretendo de Maŭritanio.
Ameriko
- 22-a de februaro: Sent-Lucio sendependiĝas kaj aniĝas al UNO.
- 5-a de marto: La usona kosmosondilo Vojaĝanto 1 (angle Voyager 1) apudas Jupiteron je la malplej distanco; kaj samtage Stephen P. Synnott malkovras Tebon.
Azio
- Ĉinio enkondukis politikon de unu infano por ĉesigi kreskon de loĝantaro.
- Irako : Saddam Hussein fariĝas ŝtatprezidanto.
- Revolucio en Irano kaŭzis energian krizon en la mondo.
- Armitaj trupoj de Sovetunio eniris Afganion post plurfojaj petoj de la afgana registaro — komenciĝis la Afgana milito (1979-1989).
Eŭropo
- 1-a de januaro: Kantono Ĵuraso (Svislando) ekestas suverena
- 4-a de majo: Margaret Thatcher, el partio konservativa, kiu volas dispecigi la providencan ŝtaton kaj sindikatojn, ekestas ĉefministrino de Unuiĝinta Reĝlando. Ŝi estas la unua virino kun tiu profesio. Ŝi daurigas tiun karieron ĝis 1990.
- 7-a de junio: Unua elekto de eŭropaj deputitoj per civitana balotado. La franca politikistino Simone Veil estas elektita kiel prezidantino.
- 15-a de junio: Akordojn SALT 2 (Interparoloj por limigi armilojn longtrafdistancajn) (ne ratifikitaj per EU) (la 15-a — la 18-a de junio) subskribas Leonid Breĵnev (prezidanto de la Prezidio de Supera Soveto de Sovetunio) kaj Jimmy Carter (prezidento de Usono) en Vieno (Aŭstrio), ili neniam estos ratifikitaj pro la komenco de la Afgana milito (1979-1989).
- 12-a de septembro : Erupcio de la vulkano Etna, en Sicilio (Italio) mortigas 12 personojn.
Remove ads
Naskiĝoj
- 18-a de januaro: Roberta Metsola, malta politikistino, Prezidanto de la Eŭropa Parlamento
- 31-a de januaro: Daniel Tammet, brita aŭtismulo kaj esperantisto
- 9-a de februaro: Zhang Ziyi, ĉina aktorino
- 13-a de februaro: La Mala Rodríguez, hispana hiphopa kantistino
- 16-a de februaro: Valentino Rossi, itala motorciklisto
- 16-a de marto: Leena Peisa, finna rokmuzikistino
- 4-a de aprilo: Heath Ledger, aŭstralia aktoro (m. 2008)
- 23-a de aprilo: Jaime King, usona aktorino
- 21-a de majo: Mickaël Buffaz, franca biciklisto
- 22-a de majo: Maggie Q, usona aktorino
- 12-a de junio: Robyn, sveda kantistino
- 8-a de septembro: Péter Lékó, hungara ŝakisto
- 18-a de septembro: Bobo Chan, hongkonga kantistino, modelino, kaj aktorino
- 27-a de septembro: Zita Görög, hungaro modelino kaj aktorino
Remove ads
Mortoj
- 5-a de januaro: Charles Mingus, usona ĵazmuzikisto (n. 1922)
- 28-a de januaro: Hans Scherfig, dana verkisto (n. 1905)
- 9-a de februaro: Dennis Gabor, hungara fizikisto (n. 1900)
- 9-a de marto: Andreo Cseh, rumana esperantisto (n. 1895)
- 7-a de aprilo: Bruno Apitz, germana verkisto (n. 1900)
- 10-a de aprilo: Nino Rota, itala komponisto (n. 1911)
- 10-a de majo: Louis Paul Boon, belga verkisto (n. 1920)
- 11-a de junio: John Wayne, usona aktoro (n. 1907)
- 16-a de junio: Liselotte Welskopf-Henrich, germana verkistino (n. 1901)
- 21-a de julio: Ludwig Renn, germana verkisto (n. 1889)
- 26-a de aŭgusto: Mika Waltari, finna verkisto (n. 1908)
- 8-a de septembro: Jean Seberg, usona aktorino (n. 1938)
- 20-a de septembro: Ludvík Svoboda, ĉeĥoslovaka prezidento (n. 1895)
- 19-a de oktobro: Richard Friedenthal, germana verkisto (n. 1896)
- 13-a de novembro: Yannis Maris, greka ĵurnalisto kaj verkisto (n. 1916)
- 22-a de novembro: Georg Fröschel, germana verkisto (n. 1891)
- 23-a de decembro: Stanislav Bubeníček, ĉeĥa esperantisto (n. 1904)
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads