5G

From Wikipedia, the free encyclopedia

5G
Remove ads

5G (plene 5-generacia movebla retosendrataj sistemoj de 5-a generacio ) estas normo pri telekomunikado. Tiu kvina generacia reto por poŝtelefonoj celas anstataŭigi 4G. Ĝi foje nomitas G5.

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri telekomunikado. Por aliaj signifoj vidu la artikolon G5.
Rapidaj faktoj generacio de portebla telefonio ...

5G estis unue fiksita en marto 2019. Plibonigoj inkluzivas novajn, pli altajn radiofrekvencojn kiuj ebligas ke saĝtelefonoj funkcios eĉ 100 ĝis 1000 fojojn pli rapide ol ĝia antaŭanto 4G.

Membroŝtatoj de Eŭropa Unio jesis disponigi almenaŭ unu grandan urbon kun la reto 5G ĝis 2020[1].

Remove ads

Kontraŭstaro al 5G

En Francio neregistaraj organizaĵoj "Agir pour l'Environnement"[2] kaj "P.R.I.A.R.T.EM"[3] lanĉis kampanjon[4] por prokrasti disvolviĝon de 5G.[5]. Certaj asocioj konsideras la eksponajn normojn maltaŭgaj, ĉar ili ne konsideras supozeblajn ne-termikajn efikojn[6], dum specialistoj kaj fakulaj grupoj insistas ĉe la manko de pruvoj pri ne-termikaj efikoj[7]. Ĉi tiaj asocioj postulas malaltigon de la eksponlimo al 0.6 V/m[8]. Plie laŭ la principo de antaŭzorgo, la Konsilio de Eŭropo, siaflanke, rekomendas malaltigi la normon al 0,6 V/m kaj poste al 0,2 V/m meztempe[9].

Remove ads

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads