Aŝantioj

From Wikipedia, the free encyclopedia

Aŝantioj
Remove ads

Aŝantioj estas afrika etno el la lingva familio de akanoj.

Rapidaj faktoj etno • etno, Suma populacio ...

La aŝantioj vivas ĉefe en la regiono Aŝantio en Ganao kaj en la nordoriento de Ebura Bordo. De la 17-a ĝis fino de la 19-a jarcento floris la aŝantia imperio pri granda areo en Okcidenta Afriko. La aŝantioj estis specife aktivaj en la sklava komerco. En la 19-a jarcento la aŝantioj multe batalis, sed la sendependeco finiĝis en 1896 kun enpenetro de la pli posta brita kolonia imperio.

La tradiciaj konstruaĵoj de la aŝantioj estas herbokovritaj argilkonstruaĵoj, kiuj estis ornamitaj per reliefo. La plimulto de la konstruaĵoj el la florada tempo de la aŝanti-kulturo (fine de la 18-a jc) estis detruitaj dum la koloniaj militoj. Ekzistas nun ankoraŭ 10 vilaĝa templo nord-oriente de la urbo Kumasi, kiun la UNESKO surlistigis en 1980 al Monda Kulturheredaĵo, por protekti la antaŭkolonian kulturon de aŝantioj.

La aŝantioj okupiĝas ĉefe pri agrokulturo kaj bestobredado. Kiel antaŭe, ankaŭ nun estas la aŝantioj tre aristokrate organizitaj. Konata aristokrata aŝantio estas la UN-ĉefsekretaro Kofi Annan.

Ili okupiĝis pri produkto de oraĵoj per vakso-mulda metodo. Oni formas dumuran formon el argilo, kun vakso inter la muroj. Oni bruligas la argilon, la vakso degelas, elfluas, dum la argilo rigidiĝas kaj servas por verŝi en ĝin mulditan oron.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads