A-horizonto

From Wikipedia, the free encyclopedia

A-horizonto estas surfaca huma grundhorizonto (sur ĝi povas esti ankoraŭ supra O-horizonto). Oni diferencias tiujn ĉi tipojn de A-horizonto:

  • Oĥrika - hela, tipa ekzemple por riverogrundoj, glejoj, pseŭdoglejo kaj aliaj.
  • Umbrika - malhela, sed kun ne tro altkvalita humo, tipa ĉefe por arbaraj grundoj, ekzemple umbrizjomoj, podzoloj kaj kelkaj kambizjomoj).
  • Molika - malhela, kun altkvalita humo (kun saturata sorbada komplekso) - plej tipa por Nigrogrundoj.
  • Prilabora - surfaca horizonto, kiu ekestas de natura A-horizonto pro agrikultura influo de homo. Ĝi havas sufiĉe malsimilajn ecojn pedofizikajn, pedokemiajn kaj aliajn.
  • Krom tiuj ĉi bazaj, plej oftaj tipoj ekzistas aliaj, ligitaj ekzemple kun Teraj homdevenaj grundoj, grundotipoj sur petroj kun enhavo de vulkanaj vitroj k.a.
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.