Absinto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Absinto (Artemisia absinthium) estas arbustosimila 1-1,5 m alta planto, kiu havas simple aŭ duoble pinatajn, silkhare feltajn foliojn. Ties amar-aroma ekstrakto (absintaĵo) estas uzata por fabrikado de absinttrinkaĵo, kiu estas verda, forte alkoholita likvaĵo.
La planto kreskas sur plejparto de Eŭrazio, ofte sur kalkaj, sekaj deklivoj, apud vojoj. La floranta ŝoso entenas 0,2% da bluverda volatila oleo, amaraĵojn kaj tanaĵojn. Oni uzas la sekigitajn infloreskajn partojn eĉ por aromigo de vino.
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads