Adam Naruszewicz

From Wikipedia, the free encyclopedia

Adam Naruszewicz
Remove ads

Adam Stanisław NARUSZEWICZ (litove Adomas Naruševičius; 20a de Oktobro 1733 – 8a de Julio 1796) estis pol-litova nobelo, poeto, historiisto, dramisto, tradukisto, publikigisto, jezuito kaj romkatolika episkopo.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...

Naskiĝinta en szlachta-familio, li iĝis konsilisto de la pola reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski, titulara episkopo de Smolensko (1775–1790), episkopo de Lucko (1790–1796), kaj membro de la registaro de la Pol-Litova Unio pere de sidloko en la Permanenta Konsilantaro (1781–1786).

Thumb
Kovrilpaĝo de la eldono de 1803 de la 3a volumo de lia Historio de la Pola Nacio.

Li estis priskribita kiel unu el la plej gravaj verkistoj de la Pola Klerismo. En siaj fruaj jaroj ki verkis poemojn kaj dramojn, antaŭ fokusiĝi al historia esplorado kaj iĝi unu el la unuaj modernaj polaj historiistoj. Aŭtoro de sep volumoj de Historia narodu polskiego (Historio de la Pola Nacio), tre influa verko al la plej frua pola historiografio, li estas responsa por la popularigo de la termino "Piasta dinastio" por aludi al la unua dinastio de Pollando.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Bibliografio

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads