Adenozina trifosfato

kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia

Adenozina trifosfato
Remove ads

La adenozina trifosfatoadenozin-5'-trifosfato (ATP) estas plurfunkcia nukleotido, kiu estas la plej malgranda molekulara unuo de la energiotransporto ene de la ĉelo.

ATP
Kemia formulo
C10H16N5O13P3
Thumb
Plata kemia strukturo de la
ATP
Thumb
Tridimensia kemia strukturo de la ATP
Thumb
Blankaj kristaloj de adenozina trifosfato..
Alternativa(j) nomo(j)
  • Adenozina estero de la trifosfata acido
  • Trifosfato de adenozino
CAS-numero-kodo56-65-5
ChemSpider kodo5742
PubChem-kodo5957
Fizikaj proprecoj
Aspektoblanka, higroskopa, toksa solidaĵo[1]
Molmaso507,184226g mol−1
Denseco2,63 g/cm−3[2]
Fandpunkto176 °C [3]
Bolpunkto951 °C [4][5]
Ekflama temperaturo529,2 °C [6][7]
SolveblecoAkvo:solvebla
Solvebla en Nesolvebla en etanolo, etanolo kaj aliaj nepolaraj solvantoj.
Mortiga dozo (LD50)>2000 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
Thumb Thumb
GHS SignalvortoAverto
GHS Deklaroj pri damaĝojH302, H312, H332
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP261, P264, P264+265, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P319, P321, P332+317, P337+317, P362+364, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

La ATP transportas kemian energion en la ĉelo en procesoj de la metabolo. Ĝi funkcias kiel energia fonto en la procesoj de la fotosintezo kaj la ĉel-spirado. Ĝin foruzas enzimoj kaj enĉelaj procesoj dum biosintezaj reakcioj, ĉelmoviĝo kaj ĉeldivido.

La polimerazoj enkonstruas la ATP en la nukleajacidoj dum la proceso de la DNA-replikado kaj trans-skribado.

En la signal-transdonaj procesoj, la ATP estas substrato de la kinazoj (kiuj fosforizas la proteinojn kaj lipidojn) kaj tiu de la adenilat-ciklaza enzimo, kiu formas el ĝi duagradan mesaĝiston, la ciklikan AMP (cAMP).

Thumb
Strukturo de adenozina trifosfato, centra peranto en energia metabolo.

La strukturo de la molekulo konsistas el purinbazo (adenino), kiu ligiĝas al 1'-a karbono de pentozo (ribozo).

La tri fosfatgrupo ligiĝas al la 5'-a karbono de la pentozo. Kiam la ATP partoprenas en la DNA-sintezo, la riboza parto transformiĝas unuafoje al dezoksa ribozo, je efiko de la ribonukleotida reduktaza enzimo.

La ATP-n malkovris en 1929 Karl Lohmann, poste en 1941 Fritz Albert Lipmann supozis pri ĝi unuafoje, ke ĝi estas la ĉefa energiotrasportilo en la ĉeloj.

Remove ads

Sintezoj

Sintezo 1

  • Preparado de adenozina trifosfato per traktado de adenozina kun trifosfata acido:

trifosfata acido +Thumb + Thumb + akvo

Sintezo 2

  • Preparado de adenozina trifosfato per traktado de trifosfata anhidrido kun adenozina:

numero 4Thumb + numero 3Thumb + numero 6akvo numero 4Thumb

Sintezo 3

  • Preparado de adenozina trifosfato per traktado de trifosfata acido kun adenozina klorido:

Thumb + trifosfata acido Thumb +Thumb

Sintezo 4

  • Preparado de adenozina trifosfato per traktado de trifosfata anhidrido kun adenozina klorido:

numero 4Thumb +numero 3 Thumb+ numero 10akvo numero 4Thumb + numero 4Thumb

Reakcio 5

  • Preparado de la metila fosfato per traktado de metanolo kaj adenozina trifosfato:[8]

Thumb +Thumb Thumb +Thumb

Remove ads

Vidu ankaŭ

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads