Administracia juĝistaro en Francio

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

En Francio la administracia juĝistaro dividiĝas en tri nivelojn:

  • la unuainstancajn administraciajn tribunalojn (tribunaux administratifs);
  • la administraciajn apelaciajn kortumojn (cours administratives d'appel);
  • la Ŝtata Konsilio (Conseil d'État).

Krome fakaj instancoj zorgas pri jurkonfliktoj buĝetaj (revizoraj juĝistoj) k.a.

Okaze de hezito inter la kompetenteco de la privata juĝistaro kaj tiu de la administracia juĝistaro, la Tribunalo pri Konfliktoj (Tribunal des conflits) verdiktas, ĉu pri tiu aŭ alia jurdemando kompetentas la juĝistaro privata aŭ administracia. Ĝi konsistas el privataj kaj administraciaj juĝistoj egalparte.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads