Adolph Kolping

germana romkatolika pastro kaj fondinto de pormetiista organizaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia

Adolph Kolping
Remove ads

Adolph KOLPING (naskiĝinta la 8-an de decembro 1813 en Kerpen, mortinta la 4-an de decembro 1865 en Kolonjo) estis germana romkatolika pastro, populara verkisto kaj furora inicianto de la sociala kaj pormetiista organizo Kolpingwerk.

Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...
Remove ads

Vivo

Ellernis Kolping la metion de ŝufarado antaŭ ol studi teologion en Kolonjo, Munkeno kaj Bonn. Ordinacio sacerdota okazis en 1845; jaron poste, fondis li en Elberfeld (kie li sep jarojn estis kapelano kaj instruisto) societon por metiaj lernoknaboj. Lia utilega ideo tuj disvastiĝis internacie, ekz. je Bavario, Aŭstrio-Hungario kaj eĉ je Usono.

Li nomumiĝis katedralvikario kolonja en 1849 kaj en 1862 rektoro de la Franciskana preĝejo. Krome kaj honore, apostola notario kaj papa sekreta ĉambelano. En la 1904-a jaro oni starigis por li monumenton en Kolonjo malpost la Franciskana kirko.

Remove ads

Verkoj (elekto)

  • »Der Gesellenverein« (Köln 1848)
  • »Ein katholisches Volksbuch« (Münster 1855)
  • »Lebensbilder« (Köln 1860)
  • »Erzählungen« (Münster 1862–94)
  • (eldonistece de 1854) »Rheinische Volksblätter für Haus, Familie u. Handwerk«; kun politikaj eseoj

Fontoj

  • "Kolping" - ĉe: Herders Conversations-Lexikon. Freiburg im Breisgau 1857, vol. 5, p. 809
  • "Kolping" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol. 11. Leipzig 1907, p. 306-307

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads