Adrenergia receptoro

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

La adrenergiaj receptoroj estas klaso de G-proteino-kuplitaj receptoroj, kiuj estas celoj de multaj kateĥolaminoj, kiaj norepinefrino (noradrenalino) kaj epinefrino (adrenalino), produktitaj de la korpo, sed ankaŭ de multaj medikamentoj, kiaj beta-blokiloj, β2-agonistoj kaj α2-agonistoj, kiuj estas uzataj por kuraci ekzemple altan sangopremon kaj astmon.

Multaj ĉeloj havas ĉi tiajn receptorojn, kies ligiĝo al kateĥolamino ĉefe stimulas la simpatan nervan sistemon (SNS). SNS responsas pri la fuĝo-lukta reago, kiu estas ekigita ekzemple de korpekzercadotimo-kaŭzantaj situacioj. Tiu reago dilatas la pupilojn, pliigas korrapidecon, pretigas energion kaj deturnas sangofluon de neesencaj organoj al skeleta muskolo. Ĉi tiuj efikoj kune tendencas dumtempe pliigi fizikan efikecon.

Remove ads

Fonto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo Adrenergic receptor angle.

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads