Advanced Packaging Tool

From Wikipedia, the free encyclopedia

Advanced Packaging Tool
Remove ads

Advanced Packaging ToolAPT estas pakaĵa administrilo uzata de Debian kaj operaciumoj bazitaj sur ĝi (kiel Ubuntu).

Rapidaj faktoj Lasta stabila versio, Programlingvo ...

APT-on oni komence projektis por funkcii per .deb-pakaĵoj en Debian-sistemoj, sed nun estis adaptita por funkcii per pakaĵoj Red Hat Package Manager per la ilo apt-rpm, kaj por funkcii en aliaj operaciumoj kiel Mac OS X (vidu Fink). En sistemoj havantaj pakaĵ-mastrumadon bazita sur la formato .deb, kiel Debian, APT estas interfaco por dpkg.

Remove ads

Fontoj

La deponejo de la projekto Debian enhavas pli ol dekmilon da disponeblaj pakaĵoj. Por ekhavi aliajn pakaĵojn, aliaj deponejoj aldoneblas al APT-fontoj (listigitaj en la dosiero /etc/apt/sources.list). Problemoj povas okazi, kiam pluraj fontoj ofertas samnomajn pakaĵojn. Sistemoj kun tiaj potencialaj konfliktoj povas uzi APT-markojn por kontroli, kiuj fontoj preferindas.

Aldone al retaj deponejoj, lumdiskoj kaj aliaj datumportiloj uzeblas kiel APT-deponejoj. Elŝuteblaj Debian-lumdiskoj enhavas APT-deponejojn. Tiel senretatingaj sistemoj povas ĝisdatiĝi.

Remove ads

Pakaĵmastrumaj programaroj

Thumb
Synaptic

Pluraj grafikaj interfacoj por APT ekzistas, interalie:

  • Aptitude, kiu uzas ncurses;
  • KPackage, kiu estas parto de KDE;
  • Synaptic, kiu uzas GTK+.

apt-get

apt-get estas la pakaĵmastruma programaro en komandlinia interfaco provizita kun la pakaĵo apt de debian. Ĝi estas verŝajne la plej uzata programo.

Ekzemple, por instali pakaĵon oni tajpas apt-get install pakaĵon, por forigi ĝin apt-get remove pakaĵon, kaj por ĝisdatigi la fontojn apt-get update.

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads