Aeugst ĉe Albis
komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Aeugst ĉe Albis ( prononcu: ojkst ĉe albis; en la germana lingvo Aeugst am Albis) komunumo en la Distrikto Affoltern, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 1701 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis ĝis la 31-a de decembro 2009 al 1737.
Remove ads
Geografio
La komunumo Aeugst ĉe Albis situas okcidente de la montoĉeno de Albis. Aeugst kaj la al la komunumo apartenantaj setlejoj formas kvazaŭ cirklon ĉirkaŭ la Monto de Auegst kun alteco de 829 m. En la sudo situas duone sur la komunumo teritorio la Lago de Türlen, kiu estas la fonto de la rivero Reppisch. La komunumo konsistas krom Aeugst mem el la vilaĝetoj kaj setlejoj Aeugstertal, Habersaat, Mühleberg kaj Wengi. En sudokcidento la komunuma limo sekvas la rivereton Jonenbach. La orientan limon de la komunumo formas la kresto de la montĉeno de Albis.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,91 km², de kiuj 28,4% estas kovritaj de arbaro, 53,0% servas por agrikulturo kaj 12,5% por setlado. [2]
Remove ads
Najbaraj komunumoj
Aeugst ĉe Albis limas al Affoltern ĉe Albis, Hausen ĉe Albis, Langnau ĉe Albis, Mettmenstetten, Rifferswil kaj Stallikon.
Trafiko
Aeugst ĉe Albis estas kun poŝtaŭtobuslinio bone konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A4 situas ekde la jaro 2009 en distanco de 3 kilometroj sudokcidento apud Affoltern ĉe Albis.
Historio
Unua setlejo sur la komunuma teritorio estis Aeugst, kiu estis menciita unuan fojon dokumente en la jaroj 876 kaj 887 kiel Ousta. La hodiaŭ ne plu ekzistanta setlejo Borsikon estis menciita sub la nomo Porsinchova jam en dokumento de la jaro 883. Ekde la jaro 1512 Aeugst apartenis al la voktdistrikto Knonaŭo. En la jaro 1667 estis konstruita la reformita preĝejo de Aeugst. La teologo Hansrudolf Wirz konvinkis la zurika registaron, ke preĝejo en Aeugst estus ankaŭ strategia fortikaĵo kontraŭ la malamikoj katolikaj en la sudo.[3]
Remove ads
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
Bildoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads