Gelozo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Gelozo,[1] agaragaro[1] aŭ agaro[1] estas substanco ekstraktata el kelkaj specoj de ruĝaj algoj, kies efiko estas simila al tiu de gelateno. En la listo de E-numeroj ĝi portas la numeron E406.

Ĝi estas uzata por nutraĵo (do temas pri manĝebla algo), premegi ŝtofojn aŭ por prepari laksigilojn.
Remove ads
Nomo
La nomo devenas de la malaja lingvo, agar-agar, kies signifo estas ĵeleo.
Japanio

En Japanio, gelozo nomiĝas kanten (寒天), mallongigo de kanzashi tokoroten (寒晒し心天), kiu signifas malvarma tokoroten. La nomo devenas de plado, kiu estas manĝata en Japanio de pli ol mil jaroj[2] de la epoko de Nara,[3] nomita tokoroten (心太 aŭ 心天), farita el ruĝaj algoj (tengusa, 天草). La plado estis populara dum la epoko de Edo,[3] dum kiu en 1658, gestejmastro el Kioto nomita Mino Tarōzaemon (美濃太郎左衛門)[4] malkovris, ke malvarmigante ĝin rezultis gelozo.[2][5]
Ĉinio
En la ĉina oni nomas ĝin yángcài (洋菜), t.e. oceana legomo aŭ eksterlanda legomo. Aliaj nomoj estas 海藻瓊脂 aŭ 凍粉.
Tajvano
En Tajvano agaragaro nomiĝas chhài-iàn (菜燕), t.e. legoma apuseto, ĉar ĝi similas al la teksturo de la nesto de la apuseto, kies nesto manĝeblas, kiujn oni uzas en birdnestsupo.
Koreio
En Koreio ĝi nomiĝas umu (우무) aŭ hancheon (한천).
Filipinoj
En Filipinoj ĝi estas konata kiel gulaman en la lingvoj tagaloga, apajaa, bikola kaj pangasinano, kiel guraman en la ilokana kaj kiel gurguraman en la sambala.[6]
Tajlando
En la taja lingvo oni nomas ĝin wóon (วุ้น).
Okcidento
Agar aŭ agar-agar estis elektita kiel komercnomo por vendo en okcidentaj landoj. En la germana oni nomas ĝin ankaŭ japana aŭ ĉina gelateno.
Remove ads
Ecoj
Agaragaro estas gustneŭtrala kaj ne digestebla por plej multaj mikroorganismoj. Ĝi estas tre efika gelatenilo, kiu ne dependas de la ĉirkaŭa medio. Jam koncentraĵo je 1 %, likviigita en varmega akvo sufiĉas por bona gelatenaĵo. Duona kulereto da agaragaro respondas al ĉirkaŭ kvar folioj de gelateno. Agaragaro likviĝas je 95°, tial ĝi restas solida ĉe pli altaj temperaturoj ol gelatenaĵo. Ĝi solidiĝas nur je 45°, tial eblas aldoni aĵojn, kiuj malbone eltenas varmigon, post la likviĝo.
La ĉefa substanco de agaragaro estas agaroso.
Remove ads
Listo de agaragaralgoj
- Sphaerococcus Euchema
- Gelidium
- Gracilaria
- Gelidiella
- Pterocladia
Uzo
Oni uzas agaragaron:
- kuireje: por prepari konfitaĵojn, ĵeleojn, flanojn ktp.
- kuracile: kaze de digestproblemoj, trodikiĝo kaj diabeto [7]
- dentistoj foje uzas ĝin por fari dentopremformojn
- por kulturi bakteriojn
- por kreskigi orkideojn
Recepto
La bazo recepto por kuirado estas 4 gramoj da agaragaro (t.e. du kuleretoj) por 1 litro da likvaĵo. Boligi la miksaĵon dum 30 sekundoj. Verŝi en formilojn kaj malvarmigi.
Laŭ la kvanto de agaragaro oni obtenos aŭ ĵeleojn, aŭ ŝaŭmaĵojn aŭ saŭcojn pli-malpli dikajn.
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads