Ajuno

From Wikipedia, the free encyclopedia

Ajunomap
Remove ads

Ajuno (arabe العيون, al-ujUn; hispane El Aaiún; france Laâyoune) estas la konstitucia ĉefurbo de Okcidenta Saharo, teritorio en la nordokcidento de Afriko, kiu estis kolonio de Hispanio kaj nun estas okupata de Maroko, kun disputata internacia statuso. En proksimo de 24 km troviĝas ĉe la Atlantika bordo la novestablita banloko Foum el Oued.

Thumb
Rapidaj faktoj Neaŭtonomia teritorio, Disputoj inter ...
Thumb
Katedralo ankoraŭ en uzado ĉefe de personaro de UN

Laŭ la stato de 2024 en la urbo vivis 262 791 loĝantoj sur areo de 83,6 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 143 loĝantoj/km². La loĝantaro estas parte originaj de la apuda teritorio, kaj parte transloĝigitaj de la maroka administracio.

Ajuno estis jam la ĉefurbo de la tradicia teritorio de Saguia el Hamra kaj de la hispana kolonia administrado. La urbo havas du ĉefajn partojn: la malnovan Suban Urbon kaj la pli junan Supran Urbon.

La Suba Urbo estiĝis ĉe la suda riverbordo ekde 1932 el tie estiĝinta hispana garnizono. En tiu urboparto troviĝas la aĉeta ĉefstrato kaj dominas ĝian aspekton ruĝa koloro. Tie ekzistas ekde 1954 kristana kirko. La blanka Supra Urbo estiĝis ekde 1976, tie troviĝas moskeo.

La lokan ekonomion helpas, ke Maroko donis favorajn impostajn kondiĉojn por la investistoj en la okupitaj areoj. Grava ekonomia faktoro estas la eksporto de fosfato el la ĉirkaŭaj trovejoj kiel Bou Craa. Tiuj minejoj estas interligitaj per giganta ĉenbendo al la haveno.

Ajuno havas propran flughavenon, hoteloj. Plua ekonomia branĉo estas la fiŝkaptado.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads