Akcesoraĵo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Moda akcesoraĵo (galanterio[1] estas aro da tiaj akcesoraĵoj) estas objekto, kiu kutime kontribuas, en sekundara maniero, al la kostumo de la portanto. La esprimo venis en uzon en la 19-a jarcento. Akcesoraĵoj ofte kompletigas kostumon kaj kutime estas elektataj por specife kompletigi la aspekton de la portanto.[2]

Tipoj
Modaj akcesoraĵoj povas esti loze klasifikitaj en du ĝeneralajn areojn: tiuj kiuj estas portitaj kaj tiuj kiuj estas vestitaj. Tradiciaj portitaj akcesoraĵoj inkludas monujojn kaj mansakojn, ventumilojn, sunombrelojn kaj ombrelojn, bastonojn, kaj ceremoniajn glavojn. Akcesoraĵoj kiuj estas vestitaj povas inkludi jakojn, botojn kaj ŝuojn, kravatojn, zonojn kaj rimenojn, ŝelkojn, gantojn, mufojn, juvelojn, brakhorloĝojn, skarpojn, ŝalojn, skarpojn, koltukojn, ŝtrumpetojn, kaj ŝtrumpojn.
Remove ads
Notoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads