Akrotiri kaj Dekelia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Akrotiri (greke Ακρωτήρι, turke Agrotur) kaj Dekelia (ankaŭ Dhekelia, greke Δεκέλεια, turke Dikelya) estas du militistaj bazoj de Britio sur la insulo Kipro. La teritorio de la bazoj apartenas al Britio kaj estas oficiale nomataj kiel Sovereign Base Areas (SBA, Suverenaj Baz-Areoj). La administrado de la bazoj okazas en Episkopi Cantonment, kun ĉefsidejo de SBAA (Sovereign Base Areas Administration).


Akrotiri situas okcidente de Limassol kaj havas la surfacon de 123 km². Ĝi entenas la garnizonon Episkopi kun infanteria bataliono, la aviadilan apogpunkton Akrotiri (RAF Akrotiri) kun SAR-helikoptera stablo (84 skvadronoj) kaj batalaviadilojn. Sur la areo troviĝas ankaŭ relative granda sala lago, ortodoksa monaĥejo kaj bana strando.
La SBA Dekelia situas oriente de Larnaka, havas la areon de 130,8 km. Tie troviĝas la garnizono Dekelia, kie havas sidejon infanteria bataliono kaj skoltaj helikopteroj (16 Flight Army Air Corps).
En Akrotiri kaj Dekelia vivas ĉ. 1 300 soldatoj kaj aldone 5 000 britaj ŝtatanoj, parencoj de oficiroj aŭ civilaj dungitoj. Laboras tie ankaŭ kipraj ŝtatanoj, sed estas malpermesate al ili tie loĝi.
La bazojn ricevis Britio en 1959 laŭ la Zurika kaj londona traktatoj, inter Britio, Grekio kaj Turkio.
La redonon de tiuj teritorioj pretendas kaj la grekoj kaj la turkoj.
Remove ads
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads