Akva rezervujo Kružberk
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Kružberk (legu Kruĵberk) estas valbaraĵo en norda Moravio en montaro Jeseníky, en ties parto Nízký Jeseník, sur rivero Moravice, proksime de urbo Budišov nad Budišovkou.

La valbaraĵo estis konstruita en la jaro 1958 en profunde entranĉita valo de rivero Moravice laŭ pli malnova projekto. Kružberk havas 38,4 m alta kaj 280 m longa betonan digon, la surfacon de la valbaraĵlago 286,7 ha kaj maksimuman profundecon 31,5 m. Deklivoj, falantaj al la valbaraĵo, estas arbarkovritaj. Super la valbaraĵo estas 2 km longa sektoro de devena valo, kiu finas ĉe valbaraĵa digo de valbaraĵo Slezská Harta.
Proksime de la valbaraĵo situas ankaŭ samnomata vilaĝo - Kružberk.
Remove ads
Rilataj artikoloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads