Alberto Alessio

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Alberto ALESSIO ([alberto alessjo]; naskiĝis la 19-an de novembro 1872 en Schio, mortis la 12-an de septembro 1944 en Crespano del Grappa) estis itala matematikisto, esperantisto kaj admiralo ĉe la mararmeo.

Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...

Li verkis multajn sciencajn librojn pri navigado kaj partoprenis sciencan ekspedicion en Karakorum. Post la Unua mondmilito li multe laboris por Esperanto, ĉefe per artikoloj. Li reprezentis italan ministerion ĉe la UK en 1920. En 1932 li estis honora membro de la Itala Katedro de Esperanto kune kun Bruno Migliorini.

Remove ads

Verkoj

  • L' Esperanto nei recenti congressi di Praga (Graz, Trento, de "Rivista marittima", 1921, X Roma, [1921]. - 9 p.)
  • Relazione sul V Congresso Nazionale di Esperanto di Bologna (3-5 Oktobro 1920a).Eldonis: Rivista Marittima, Roma. 24 paĝoj. 24 X 16,4 cm
Citaĵo
 Itala raporto de komandanto profesoro Alberto Alessio, prezentita al la ministro de maraferoj en Italujo. 
 Belga Esperantisto n079-080 (sep-okt 1921)
Remove ads

Literaturo

  • 1982: Migliorini, Elio. Pionieri dell’Esperanto in Italia. Roma 1982 (en la itala)

Eksteraj ligiloj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads