Alea iacta est

latina eldiro From Wikipedia, the free encyclopedia

Alea iacta est
Remove ads

Alea jacta est (ankaŭ skribita kiel Alea jacta estAllea jacta est) estas uzata latina eldiro kiu signifas "la ĵetkubo estas ĵetita" aŭ "la sorto estas ĵetita". Temas pri esprimo atribuita de Suetonio al Julio Cezaro en la momento kiam ĉi lasta estis transirante la riveron Rubikono en la nordo de Italio, en la limo inter Italio kaj Gallia Cisalpina, provinco asignita al li de la romia senato.

Thumb
Ĵetkubo en la romia muzeo de Lausanne-Vidy.

Pere de ĝi li ribeliĝis kontraŭ la aŭtoritato de la Senato kaj ekigis la longan enlandan militon kontraŭ Pompeo kaj la Optimates. Laŭ kelkaj versioj, anstataŭ la participo «jacta», Cezaro uzis la imperativon «jaci»: ĵetu! (la sorton).

Remove ads

Formo de la frazo

Se oni kredas al Plutarko, Cezaro prononcis la frazon en la greka lingvo, prenita el verso de la komediografo Menandro, kun la senco «la ĵetkuboj estas ĵetitaj (ni atendu nun la sorton)». Verŝajne la verkisto estis unu el la plej ŝatataj de Cezaro.

En la nuntempo ĉi frazo estas uzata aludante al ekstrema aŭ riska decido alprenita, post longa meditado.

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads