Algoscienco

parto de botaniko kiu okupiĝas pri esploro de algoj From Wikipedia, the free encyclopedia

Algoscienco
Remove ads

Algoscienco estas la scienca studo de algoj. Algologio aŭ algoscienco estas branĉo de vivoscienco kaj ofte estas rigardata kiel subfako de botaniko. La internacia formo fikologio (el greka φῦκος, fikos, "algo"; kaj λογία, logia) malindas en Esperanto inter alia pro evitenda konfuzo kun la radiko de fiki.

Thumb
Algo en Hazards Bay, Nacia Parko Freycinet, Tasmanio, Aŭstralio.

Algoj estas gravaj plantoj kiel unuarangaj produktantoj en akvaj ekosistemoj. Plej algoj estas eŭkariotoj, fotosintezantaj organismoj kiuj vivas en malseka medio. Ili distingiĝas el pli altaj plantoj pro manko de veraj radikoj, tigojfolioj. Ili ne floras. Multaj specioj estas unusol-ĉelaj kaj mikroskopaj (inklude fitoplanktonon kaj aliajn mikroalgojn); multaj aliaj estas multĉelaj je unu grado aŭ alia, kelkaj el tiuj kreskas al ia grando (por ekzemplo, makroalgoj kiaj brunaj algoj kaj Sargasoj Sargassum).

Algoscienco inkludas la studon de prokariotaj formoj konataj kiel blu-verdaj algoj aŭ cianobakterioj. Nombro de mikroskopaj algoj ekzistas ankaŭ kiel simbiozuloj en likenoj.

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads